Rusia Universitato de Amikeco inter Popoloj

universitato en Moskvo

Rusia Universitato de la Amikeco inter Popoloj (ruse Российский университет дружбы народов [rasijskij universitét druĵbi narodov]; sigle ruse РУДН, laŭlitere RUDN) estas publika universitato en Moskvo klasifikita kiel unu el la plej bonkvalitaj universitatoj en Rusio.

Rusia Universitato de Amikeco inter Popoloj
universitato • eldonejo de malfermita aliro
moto Scientia unescamus
(Ni estu unuigitaj per scio)
Informoj
fondodato 1960
Situo
Geografia situo 55° 39′ 4″ N, 37° 30′ 18″ O (mapo)55.65111111111137.505Koordinatoj: 55° 39′ 4″ N, 37° 30′ 18″ O (mapo)
lando Rusio
urbo Moskvo
retejo [Oficiala retejo Oficiala retejo]
Listoj
membro de
Asocio de Eŭropaj Universitatoj
• Asocio Universitata de Franclingvio vd
Rusia Universitato de Amikeco inter Popoloj (Moskvo)
Rusia Universitato de Amikeco inter Popoloj (Moskvo)
DEC
Rusia Universitato de Amikeco inter Popoloj
Rusia Universitato de Amikeco inter Popoloj
Rusia Universitato de Amikeco inter Popoloj (Eŭropa Ruslando)
Rusia Universitato de Amikeco inter Popoloj (Eŭropa Ruslando)
DEC
Rusia Universitato de Amikeco inter Popoloj
Rusia Universitato de Amikeco inter Popoloj
Map
Rusia Universitato de Amikeco inter Popoloj
vdr

Komence, dum la Malvarma Milito, la celo de la universitato estis helpi landojn de la Tria Mondo, ĉefe en Afriko kaj Azio, kiuj ĵus akiris sian sendependecon, por trejni estontajn gvidantojn. Instrui la komunisman ideologion tute konformis al la programo de la Malvarma Milito[1].

De 1961 ĝis 1992 la universitato havis la aldonan nomon de Patrice Lumumba. La universitato estas ankoraŭ ofte nomata "Lumumba Universitato".

RUDN kaj Esperanto redakti

 

La 14-an de novembro 2014 en Rusia Universitato de Amikeco inter Popoloj (RUDN) dum kunsido de Scienca Konsilio estis akceptitaj du studprogramoj por instruado de Esperanto kaj la 19-an de novembro 2014 laŭ specialaj ordonoj ili estis oficiale validigitaj. Ĉar RUDN estas ŝtata universitato de federacia nivelo kun rajto de memdifino de la studprogramoj, tiuj ĉi programoj iĝis aŭtomate tutrusiaj kaj atestiloj de la sukcesintoj estas agnoskataj tra tuta Rusio kaj en dekoj da landoj, kiuj havas specialajn edukadajn kontraktojn kaj interkonsentojn kun Rusio. Dum jam 6 jaroj diversnivelajn diplomojn de RUDN pri kono de Esperanto ricevis 70 personoj[2].

Referencoj redakti

  1. (en) "Voices from Russia's Cold War 'friendship' university", BBC News, la 6-an de februaro 2010.
  2. (eo) [uea-membroj] Sukceso de Esperanto-kursoj en RUDN-universitato, la 29-an de decembro 2020