Rusia Enlanda milito

interna milito en Rusio (1917–1922)
(Alidirektita el Rusia enlanda milito)

La Rusa Enlanda Milito (aŭ rusa civila milito) inter la komunistoj ("ruĝuloj") unuflanke kaj iu heterogena grupo el reakciuloj, demokratoj, liberaloj, kaj aliaj ("blankuloj") aliflanke, daŭris ekde 1917 ĝis 1922. Tio sekvis la oktobran revolucion kaj postulis nekonatan nombron de civilaj viktimoj kaj rezultis gravajn detruojn. Okaze aperis ankaŭ tria kategorio de grupoj, nomitaj la verdaj armeoj, kiuj politike esprimis sin kiel neradikalaj socialistoj kaj anarkiistoj (kune kun Socialista Revolucia Partio, Maĥnovŝĉino, Kronŝtadta ribelo, Nikiforovistoj).

Fotomontaĵo
Japana okupacio de la rusa urbo Ĥabarovsko dum la Rusia Enlanda milito, 1919.

En la interna milito partoprenis soldatoj de multaj fremdaj landoj sur terirtorio de Rusio, kiuj batalis surflanke de "blankuloj" (Rusa Armeo de Pjotr Vrangel, Bermontianoj, Ĥanlando de Ĥiva kaj pluregaj aliaj unuoj). Tiel batalis ekz. trupoj de Pollando, 70.000 el Japanio, 2.500 el Britio, 1.500 el Francio, 1.500 el Italio kaj 8.000 el Usono. Famiĝis post la unua mondmilito kreita Ĉeĥoslovakaj legioj, kiu konsistis el en Rusio militkaptitaj soldatoj. Tiu ĉirkaŭ 60.000 soldatoj sukcesis okupi en 1918 la strategiajn urboj de transsiberia fervojo (Kazanj, Samara, ktp.). La Ĉeĥa legio apogis kun la aliaj atakantaj eksterlandaj potencoj la blankulojn. Kelkaj eksterlandanoj apogis la ruĝulojn.

Kiel rezulto de la Enlanda Milito kaj la bolŝevista politiko aperis la malsatmizero (malsatego). Dum la milito pereis (laŭ diversaj kialoj - estis murditaj, mortis pro malsato kaj pro malsano) ĉirkaŭ 12 milionoj da homoj. Preskaŭ tuta industrio estis detruita, estis detruita granda nombro da urboj.

Fine de la milito en Rusio, Belorusio, Ukrainio, Transkaŭkazio (Kartvelio, Armenio kaj Azerbajĝanio), Kazaĥio, Uzbekio, Turkmenio, Kirgizio, Taĝikio venkis la komunistoj; la blankuloj havis malsamajn gvidantojn kiuj disputis inter si, kaj estis malfacile batali ĉe malsamaj frontoj. Post la milito kaj starigo de komunistaj reĝimoj en rekonkeritaj partoj de la rusia imperio, Lenin kreis t.n. Sovetunion.

Vidu ankaŭ redakti