Rusia koloniigo de Ameriko

La Rusia koloniigo de Ameriko kovras la periodon el 1732 al 1867, kiam la Rusia Imperio postulis nordajn teritoriojn ĉe la Pacifika Marbordo de Ameriko. Rusiaj koloniaj posedoj en Ameriko estas kolektive konata kiel Rusia Ameriko. Rusia etendo orienten ekis en 1552, kaj en 1639 rusaj esploristoj atingis la marbordon de Pacifika Oceano. En 1725, la imperiestro Petro la Granda ordonis al navigisto Vitus Bering esplori la Nordan Pacifikon por eventuala koloniigo. La rusoj estis dekomence interesataj en abundo de felo-portantaj mamuloj ĉe la marbordo de Alasko, ĉar tiu varo estis elĉerpita pro troa ĉasado en Siberio. La unua veturo de Bering estis malsukcesita de densa nebulo kaj frosto, sed en 1741 dua veturo de Bering kaj de Aleksei Ĉirikov vidis la nordamerikan kontinenton.

La Batalo de Sitka (1804) ludis gravan rolon en la historio de la Tlingitoj and the formation of Rusia Alasko. La loko de la batalo formas la nune konatan kiel Sitka Nacia Historia Parko, nome la plej malnova nacia parko en Alasko.
Mapo pri la teritorio de Alasko en 1867, tuj post la Alaska Aĉeto.

Disvolvigo redakti

Rusiaj promiŝlenniki (ĉaskaptistoj kaj ĉasistoj) rapide disvolvigis la transmaran felkomercadon, kiu instigis kelkajn konfliktojn inter la Aleutoj kaj la Rusoj en la 1760-aj jaroj. La felkomerco pruvis esti enspezega entrepreno, kaptante la atenton de aliaj eŭropaj landoj. Reage al eventualaj konkurencantoj, la rusoj etendis siajn postulojn orienten el la Komandorski-insularo al la marbordoj de Alasko. En 1784, danke al enkuraĝigo fare de la Imperiestrino Katerina la 2-a, la esploristo Grigori Ŝeleĥov fondis la unuan konstantan setlejon de Rusio en Alasko ĉe la Golfo Tri Sanktuloj. Dek jarojn poste, la unua grupo de ortodoksaj misiistoj ekalvenis, kaj kristanigis milojn da indiĝenoj, multaj el kies posteuloj plusekvas tiun religion. Fine de la 1780-aj jaroj, malfermiĝis komercaj rilatoj kun la Tlingitoj, kaj en 1799 la Rusia-amerika kompanio (RAK) estis kreita por monopoligi la felkomercon, ankaŭ utile kiel imperiisma ilo por la rusigo de Alaskaj indiĝenoj.

Malkontentaj pro la invado de sia tero kaj pro aliaj problemoj, la rilatoj de la indiĝenaj popoloj kun la rusoj malboniĝis. En 1802, Tlingitaj militistoj detruis kelkajn rusajn setlejojn, ĉefe la Setlejo Sankta Miĥaelo (Malnova Sitko), lasante la setlejon de Nova Rusio kiel nura restanta rusa loko en kontinenta Alasko. Tio malsukcesis forpeli la rusojn, kiuj sukcesis restarigi sian eston du jarojn poste sekave de la Batalo de Sitka. Pacnegocado inter rusoj kaj indiĝenoj fiksis modus vivendi, nome situacion kiu, kun kelkaj interrompoj, pluigis la duarxadon de rusia estado en Alasko. En 1808, la Setlejo Sankta Miĥaelo estis rekonstruita kiel Nova Arkanĝelo kaj ĝi iĝis ĉefurbo de la Rusia Ameriko post iama koloniaj setlejoj estis movigitaj el Kodiak. Unu jaron poste, la RAK eketendis siajn operaciojn al pli abundaj marlutrejoj en Norda Kalifornio, kie Fort Ross estis konstruita en 1812.

Meze de la 19a jarcento, profitoj el rusiaj amerikaj kolonioj estis dekadence. Konkurenco kun la brita Kompanio de la Hudsona Golfo kondukis la marlutrojn al preskaŭ formorto, dum la populacio de ursoj, lupoj kaj vulpoj surtere estis proksime de elĉerpo. Pro malfacilaĵoj el la periodaj indiĝenaj ribeloj, la politika rezultaro de la Krimea Milito, kaj malfacilo elteni kompletan koloniigon de Ameriko satige, rusoj konkludis, ke iliaj amerikaj kolonioj estis tro elspeziga por pluteni ilin. Cele al liberigo el la ŝarĝo, la rusoj vendis Fort Ross en 1842, kaj en 1867, post malpli ol unu monato de negocado, Usono akceptis la proponon de la Imperiestro Aleksandro la 2-a por vendi Alaskon. La vendo de Alasko kontraŭ 7.2 milionoj da usonaj dolaroj finigis la imperian rusian kolonian estadon en Ameriko. Multaj indiĝenaj popoloj protestis kontraŭ la vendon, asertante ke ili estas pli rajtaj posedantoj de la tero kaj ke Rusio ne havis rajton vendi Alaskon.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Literaturo redakti

  • Black, Lydia T.. (2004) Russians in Alaska, 1732–1867. Fairbanks, AK: University of Alaska Press. ISBN 978-1-889963-05-1.
Kromaj legadoj
  • (2008) Anóoshi Lingít Aaní Ká/Russians in Tlingit America: The Battles of Sitka, 1802 and 1804. Seattle, WA: University of Washington Press. ISBN 978-0-295-98601-2.
  • Frost, Orcutt. (2003) Bering: The Russian Discovery of America. New Haven, CT: Yale University Press. ISBN 978-0-300-10059-4.
  • Grinev, Andrei Valterovich. (2008) The Tlingit Indians in Russian America, 1741–1867. Lincoln, NE: University of Nebraska Press. ISBN 978-0-8032-2071-3.
  • Miller, Gwenn A.. (2010) Kodiak Kreol: Communities of Empire in Early Russian America. Ithaca, NY: Cornell University Press. ISBN 978-0-8014-4642-9.
  • Oleksa, Michael J.. (1992) Orthodox Alaska: A Theology of Mission. Yonkers, NY: St Vladimir's Seminary Press. ISBN 978-0-88141-092-1.
  • (2010) Alaskan Missionary Spirituality, 2‑a eldono, Yonkers, NY: St Vladimir's Seminary Press. ISBN 978-0-88141-340-3.
  • Vinkovetsky, Ilya. (2011) Russian America: An Overseas Colony of a Continental Empire, 1804–1867. Nov-Jorko, NY: Oxford University Press. ISBN 978-0-19-539128-2.

Eksteraj ligiloj redakti