Ruské

(Alidirektita el Ruske)

Ruské estas neekzistanta, eksa rutena vilaĝo en orienta Slovakio, troviĝata sub la ĉefa montdorso de Karpatoj, kie troviĝas pola-slovaka limo. La teritorio de vilaĝo kuŝas en distrikto Snina. Unua skribaĵo pri vilaĝo estas de jaro 1568. Dum historio la vilaĝo apartenas origine al noblaj familioj de Humenné, poste al kelkaj aliaj noblaj familioj.

Ruské
malaperinta municipo
Panoramo de NP Poloniny vidata el montpasejo de Ruské
Oficiala nomo: Ruské
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Prešov
Distrikto Distrikto Snina
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Nacia parko Poloniny
Montaro Bukovské vrchy
Rivero Cirocha
Situo Ruské
 - koordinatoj 49° 06′ 30″ N 22° 20′ 45″ O / 49.10833 °N, 22.34583 °O / 49.10833; 22.34583 (mapo)
Unua skribmencio 1568
 - pereo 1980
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo en Regiono Prešov
Situo en Regiono Prešov
Situo en Regiono Prešov
Vikimedia Komunejo: Ruské, Snina District
Retpaĝo: www.ruske.sk
Portalo pri Slovakio

La vilaĝo estis neniigita pro la konstruaĵo de Trinkakvujo Starina en 1986 kune kun aliaj ses vilaĝoj sur la rivero Cirocha. De la estinta vilaĝo konserviĝis nur tri domoj. Sur la loko de estinta preĝejo estis konstruita kapeleto. Nune la teritorio estas en la Nacia parko Poloniny kaj katastro de vilaĝo apartenas al vilaĝo Stakčín.

Memoraĵoj redakti

  • De fino de la estinta vilaĝo eliras ŝtona vojo de jaro 1861 (rezervita kiel teknika memoraĵo) al Ruské sedlo (Montpasejo de Ruské), konata je la nomo Porta Rusica.
  • Montpasejo de Ruské unu el konataj montpasejoj en ĉefa montodorso de Karpatoj. Tra ĝi kondukas slovak-pola limo. Dum turista periodo estas sur la selo malfermita limpasejo por piedirantoj kaj biciklantoj. Dum la Dua Mondmilito estis tie oficiala germana-hungara limpasejo.

Post la aliro de Slovaikio kaj Pollando al zono de Ŝengeno (fino de 2007), limpasejo ĉesis.

Naturaĝoj redakti

Monumentoj redakti

  • Ĉevoja kruco konstruita en 1853 de loka agrikulturisto Ján Stanko. Li donis konstrui krucon, kiam lia tuta familio mortis pro la ĥolero, monoj por kruckonstruado akiris per vendado de naskiĝa domo. Li sole mortis en malriĉeco.
  • Monumento al liberiganto. Ĉi monumento estas dediĉita al 167. pafista divisio de 4-a Ukrajina fronto de Ruĝa armeo, kiu liberigas vilaĝon Ruske kaj selon de Ruske dum la Dua Mondmilito.

Interesaĵoj redakti

  • Porta Rusica - teknika memoraĵo.
  • Ĉapeleto konstruita sur la loko de ruinigita ortodoksa preĝejo – cerkov.
  • Loko de malnovtempa monaĥejo. Hodiaŭ estas videbla loko de monaĥeja tombejo, ĉe Porta Rusica. (loko troviĝas, ĉe alfluo de Cirocha rivero - Berbečov potok).

Vidu ankaŭ redakti

Eksaj slovakaj vilaĝoj