Rusko (Ruscus) estas genro de asparagacoj (Asparagaceae) kun ses specioj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Rusko
Ruscus hypoglossum, langa rusko
Ruscus hypoglossum, langa rusko
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Subregno: Vaskulaj plantoj Tracheobionta
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Unukotiledonaj plantoj Liliopsida
Ordo: Asparagaloj Asparagales
Familio: Asparagacoj Asparagaceae
Ruscus
L., 1753
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

La ruskospecioj estas dioikaj arbustoj; la veraj folioj reduktiĝis kaj estas sekhaŭtaj; la fotosintezo okazas per la foliaj, haŭtaj, pintaj filokladioj, ĉe kies akseloj elkreskas la veraj folioj. La filokladioj estas paralele nervitaj, longetaj-rondaj ĝis longetaj-lancetaj aŭ eliptaj.

La 1-6 verdblankaj floroj situas en mezo de la filokladioj kaj kreskas el la akseloj de la brakteoj. La perianteroj estas ne kunkreskintaj, la tri internaj estas pli sveltaj ol la eksteraj. La masklaj floroj havas tri stamenojn kun filamentoj kuniĝantaj en ŝvela tubo.

La fruktoj estas ruĝaj, venenaj beroj kaj entenas 1-2 semojn.

Kreskejo redakti

La ruskoj kreskas en okcidenta Eŭropo, en Makaronezio, en la Mediteranea areo kaj de Kaŭkazo ĝis Irano.

Specioj redakti