Ruslan Ĥuĉbarov (ruse Руслан Тагирович Хучбаров; naskiĝis la 12-an de novembro 1972, Galaŝko, Ĉeĉena-Inguŝa ASSR, RSFSR, Sovetunio — mortis la 3-an de septembro 2004, Beslano, Nord-Osetio, Rusio) estis aktiva ĉeĉena gerilano, fifama ĉefe kiel gvidanto de la terorisma atako en Beslano en 2004.

Ruslan Ĥuĉbarov
ruse Руслан Тагирович Хучбаров
Kolonelo, Rasul
ruse 
Полковник, Расул'
Naskiĝo la 12-an de novembro 1972
en Galaŝko, Ĉeĉena-Inguŝa ASSR, RSFSR, Sovetunio
Morto la 3-an de septembro 2004
en Beslano, Nord-Osetio, Rusio
Soldata kariero
Tempo de deĵoro: 19941995
19982004
Komandis al: diversia grupo
Militoj: Unua Ĉeĉena milito
Dua Ĉeĉena milito
Bataloj: Batalo ĉe Galaŝko (2000)
Atako al Nazrano (2004)
Terorisma atako en Beslano
vdr

Infanaĝo redakti

Li naskiĝis en inguŝa vilaĝo Galaŝko, ĉe la limo de Nord-Osetio, en domo ĉe Partizana strato, 11 en familio de traktoristo Tagir Ĥuĉbarov[1]. Kiam li estis infano liaj gepatroj divorcis kaj li plu loĝis kun la patrino. Nur post atingi 8 aŭ 9 jarojn li revenis al Galaŝko kaj frekventis lokan lernejon[1].

Privata vivo en Orjola provinco redakti

Ĉirkaŭ 1995 li translokiĝis al Orjola provinco, kie neoficiale okupiĝis pri komerco. Laŭ neoficialaj informoj, grena industrio tiu ĉi regiono estas kontrolata de ĉeĉena diasporo, do granda parto de la greno kaj perlaborita per ĝi mono direktiĝas al Ĉeĉenio kaj trafas manojn de la gerilanoj[2].

Li loĝis en Tambova strato en Orjolo[3], kaj poste en Lenin-strato en apudurba vilaĝo Znamenko[4], kie konatiĝis kaj edziĝis (neformale) al rusa virino Elena Corikaŝvili. Fraŭline ŝi nomiĝis Elena Filina, sed iĝis Corikaŝvili laŭ familinomo de ŝia unua edzo, kartvelo tiujare foririnta al Kartvelio por partopreni tiean militon[3][1]. Ŝi jam havis filon Denis, kiu naskiĝis en 1990 dum ŝi kun sia unua edzo loĝis en Tbiliso. Poste ŝiaj gepatroj luigis loĝejon al Ĥuĉbarov kaj tiel ŝi konatiĝis kun li.

Ŝi asertas, ke neniam sciis pri kio li okupiĝis. Li loĝis jen en Brjansko, jen en Moskvo, jen en Orjolo. Ŝi supozas ke li luis kvin loĝejojn tra la urbo kaj havis plurajn koramikinojn[5]. Loka prokurorejo poste konfirmis, ke Ĥuĉbarov amindumis kun dudeko de urbaninoj[6].

  Eksteraj objektoj
Ruslan Ĥuĉbarov

Najbaroj rememoris, ke li ofte renkontiĝis sur ŝtuparejo kun siaj «barbohavaj sampatrujanoj», kie ili sidis kaŭre, multe fumis kaj parolis en «nekomprenebla lingvo». Foje aĝa najbaro riproĉis ilin pri fumado en la komuna loko, sed ili minacis lin. Tiutempe Ĥuĉbarovestis tute nereligiema, drinkis, fumis, ne observis fastojn kaj eĉ preĝojn[3].

En 2000 li vokis Elenon por renkontiĝo en Nalĉiko. Milicanoj eksciis pri tio kaj embuskis lin, sed li ne alvenis[7].

Murdo kaj fuĝo redakti

La 11-an de majo 1998 Ĥuĉbarov partoprenis konflikton, kaŭzitan de disputo pri virino. Li havis amikinon Nataŝa en komunloĝejo de orjola fromaĝofabriko. Ŝin sintrude amindumis armeno Garik, do la junulino plendis al Ruslan Ĥuĉbarov. Tiu minacis la armenon kaj postulis rekompencon pro ofendo je kelkmil dolaroj. La minacito turnis sin al aŭtoritato (krimĉefo) de la loka armena diasporo Vazgen Akopjan[3]. Tiu intekonsentis pri renkontiĝo en vilaĝo Nariŝkino (Orjola provinco), ĉe kafejo «Nektar», kiu situas laŭ ŝoseo al Bolĥovo[1]. Alvenis ĉirkaŭ 20 armenoj kun batiloj, tranĉiloj kaj eventuale pafiloj.

Ĥuĉbarov kun sia amiko Magomed Tipsajev (laŭ iuj versioj temis pri lia koramikino, ne tiu de Ruslan)[6] alveturis al la interkonsentita loko en VAZ-2109, pruntita de ĉeĉena amiko de Ruslan. Post elaŭtiĝi Ĥuĉbarov demandis, kiu volas interparoli kun li. Vazgen Akopjan paŝis antaŭen kaj Ruslan tuj ekpafis kontraŭ armenoj per Kalaŝnikov-mitraleto[3][3], mortiginte du armenojn (inkluzive Vazgen Akopjan) kaj vundinte du pliajn (al unu kuglo forŝiris fingron). Ĥuĉbarov kaj Tipsajev estis anoncitaj kiel serĉatoj kaj kaŝis sin en Ĉeĉenio[8]. Poste li diris al sia patro, ke pafis devige, ĉar alikaze tiuj armenoj mortigus lin[1]. Laŭ iuj fontoj tiam li jam loĝis ne en Znamenko, sed en Zavodskoj distrikto de Orjolo kaj konsumis narkotikaĵojn[9].

Post la fuĝo de Ĥuĉbarov al Ĉeĉenio, la graveda Elena revenis de Orjolo al la gepatroj en Znamenka. Post kelkaj monatoj ŝi naskis filinon Lilija[1]. Elena neas lian patrecon, asertante ke ambaŭ infanoj estas idoj de ŝia unua edzo. Laŭ ŝi, miskompreno okazis pro tio, ke dum alveno de la patrino de Ĥuĉbarov li prezentis ŝin kiel sian edzinon, do ankaŭ ŝiajn infanojn li laŭ inguŝa tradicio devis nomi siaj idoj[5]. Ŝia nuna trovoloko estas kaŝata de la rusiaj aŭtoritatoj[3].

Gerilana agado redakti

Dum la Unua Ĉeĉena milito li batalis kontraŭ rusiaj militfortoj kiel ordinara gerilano.

Post fuĝo al Ĉeĉenio en 1998 Ĉeĉenio Ruslan Ĥuĉbarov aliĝis al taĉmento de gerilano Ibragim, poste al la fifama homŝtelisto Arbi Barajev, kaj fine ekbatalis en taĉmento de Ŝamil Basajev. Plurfoje li devis fuĝi de rusiaj militistoj kaj specfortuloj. Somere de 2002 post interpafado ĉe bushaltejo en vilaĝo Slepcovskaja (Inguŝio) li fuĝis[1]. Alian fojon inguŝaj milicanoj provis kapti lin en la gepatra domo en Galaŝko, sed li rimarkis milican UAZ, ekpafis tra fenestro per mitraleto kaj fuĝis laŭ legomejoj[10].

  Eksteraj objektoj
Ruslan Ĥuĉbarov (dekstre) kaj Vladimir Ĥodov

La 11-an de majo 2000 li gvidis gerilanan taĉmenton, kiu ĉe vilaĝo Galaŝko (Inguŝio) ekstermis kolumnon de la Ĉermena regimento de la 99-a divizio de speciala destino de la Internaj Trupoj de la Ministerio pri internaj aferoj de Rusio. Rezulte de la batalo 19 el 22 militistoj estis mortigitaj kaj du vunditaj[10]. Tiuj ĉi militistoj neniam partoprenis la militon en Ĉeĉenio kaj eĉ formale ne estis parto de la Unuigita grupo de la federaciaj fortoj en Norda Kaŭkazo. Ili jam estis malmobilizitaj kaj sekvis al Vladikavkazo por de tie forveturi hejmen[11].

Terorisma agado redakti

La 15-an de septembro 2003 li organizis atakon en Magaso (Inguŝio). Tiam kamikazo en kamiono ŝarĝita de eksplodaĵo pova je 300 kg en TNT-ekvivalento trafis la FSB-oficejon. La konstruaĵo estis tute detruita, tri homoj pereis kaj 32 estis grave vunditaj. Ĥuĉbarov persone aĉetis selitron por fari la eksplodaĵon[8].

Li partoprenis ankaŭ la atakon kontraŭ Nazrano la 21-an de junio 2004[1].

La 20-an de julio 2004 la FSB-taĉmento subestre de leŭtenanto Kostenko el Ĵeleznovodsko erare invadis en Galaŝko domon en Partizana strato, 1, mortiginte Beslan Arabĥajev, malriĉan kolĥozanon, patron de sep infanoj[1].

Laŭ rusiaj aŭtoritatoj, li partoprenis atakon al Nazrano la 21-an de junio 2004[1].

Laŭ iuj informoj, li partoprenis pretigadon de kamikazinoj, kiuj eksplodis sin en Moskvo kaj Mozdoko. Ankaŭ kamikazinojn por la terorisma atako ĉe Dubrovka li pretigis[8].

Ostaĝopreno en Beslano redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Terorisma atako en Beslano.

Li estris la teroristan grupon, kiu la 1-an de septembro 2004 kaptis la mezlernejon N 1 en Beslano (Nord-Osetio), ostaĝiginte pli ol 1100 homojn, ĉefe infanojn. La grupanoj nomis lin Kolonelo, foje li ankaŭ prezentis sin kiel Rasul[12].

  Eksteraj objektoj
Ruslan Ĥuĉbarov

De la 25-a de aŭgusto ĝis la 31-a de aŭgusto la bando kolektiĝis en arbaro ĉe vilaĝo Psedaĥo (Malgobeka distrikto, Inguŝio). La tendaro situis 70 metrojn for de ŝoseo, 500 metrojn for de la vilaĝo[13].

 
 Нас собрал в лесу человек по кличке Полковник и сказал: мы должны захватить школу в Беслане. Эту задачу, нам сказали, дали Масхадов и Басаев. Когда мы спросили Полковника: зачем это делать, с какой целью, он ответил: потому, что надо развязать войну по всему Кавказу   Nin kolektis en arbaro homo laŭ kromnomo Kolonelo kaj diris: ni devas okupi lernejon en Beslano. Tiun taskon, oni diris al ni, donis Masĥadov kaj Basajev. Kiam ni demandis Kolonelon: por kio tion fari, kiucele, li respondis: ĉar ni bezonas komenci militon laŭ la tuta Kaŭkazo 
— Nur-Paŝi Kulajev, grupano de la Ĥuĉbarov-taĉmento en Beslano[8]

Komence de la atako, li saltis de GAZ-66 kaj pafmurdis Ruslan Frajev, kiu staris apud sia aŭto[14] (laŭ aliaj informoj li murdis R. Ĥ. Gappojev kaj F. A. Frajev)[13].

Poste en la sporthalo, kie estis detenitaj la ostaĝoj, li malvarmsange murdis Ruslan Betrozov, patron de du infanoj, kiu provis trankviligi timigitajn homojn en la oseta lingvo malgraŭ ordono paroli nur ruse[15].

La 2-an de septembro li akceptis en la lernejo eks-prezidanton de Inguŝio Ruslan Auŝev, transdonis al li noticon de Ŝamil Basajev kun postuloj al prezidanto Vladimir Putin, kaj liberigis 12 patrinojn kun 15 suĉinfanoj[16]. Adiaŭe li diris: «Neniu plu eliros de ĉi tie»[13]. Laŭ lia ordono oni malpermesis al la ostaĝoj manĝi kaj trinki[16].

La ostaĝoj rememoras lin kiel la plej kruelan el la teroristoj. «Li estis plej malica. Kalva, kun palflava vizaĝo kaj barbo» rememoras Nadeĵda Gurijeva, instruisto pri historio, kiu estis ostaĝigita dum ĉiuj tri tagoj[17].

Ostaĝino Larisa Mamitova tiel priskribas Ruslan Ĥuĉbarov dum la ostaĝopreno:

 
 У Полковника длинное лицо, борода клином. Наголо остриженная голова покрыта мусульманской вязаной шапкой. На нем брюки от камуфляжного костюма, черная майка и пояс, на котором висят гранаты, нож и штык. На руках — черные перчатки с обрезанными кончиками пальцев. Он держит снайперскую винтовку с большим оптическим прицелом.   Kolonelo havis longan vizaĝon, klinbarbon. La nude tondita kapo estas kovrita per islamana kroĉetita ĉapo. Sur li estas pantalono de kamufla kostumo, nigra subĉemizo kaj zono, sur kiu pendas grenadoj, tranĉilo kaj bajoneto. Sur la manoj — nigraj gantoj kun fortranĉitaj fingropintoj. Li tenas celpafistan fusilon kun granda optika celilo. 
— Larisa Mamitova, ostaĝino[18]

Li rememoras ke Ĥuĉbarov estis tute trankvila kaj memfida, kio distingis lin inter aliaj teroristoj. Kiam ŝi kiel kuracisto petis permeson helpi al vundita virino, kiu kuŝis ĉe la lerneja enirejo kaj sangofluis, li respondis mallonge: «Ne»[18].

Tamen sur portreto fare de 13-jara ostaĝino Ĥuĉbarov aspektas malsame — kun rekonebla brulvundo ĉe la kolo, sed sen barbo[19].

Ostaĝino K. Ĥ. Dzarasova rakontas ke vespere iu kamikazino kverelis kun Ĥuĉbarov, rifuzante fari ion kaj insiste ripetante: «Ili estas malgrandaj, malgrandaj». Poste ŝi eksplodis kaj pluraj ostaĝoj sugestis, ke li eksplodigis ŝin[20].

La ĝenerala prokuroro de Rusio asertis, ke Huĉbarov mem gvidis minadon de la sportohalo, kie troviĝis la ostaĝoj, ke li demonstre mortpafigis unu teroriston por timigi kaj subigi la aliajn, kaj eksplodigis du kamikazinojn[21].

Post la sturmo iuj amaskomunikiloj informis, ke Ĥuĉbarov mankas inter mortigitaj teroristoj[8], sed poste tiu informo estis refutita[22]. Lian identecon interalie konfirmis genetika ekspertizo[23].

Iu ĵurnalisto faris foton, en kiu viro similaspekta al Ĥuĉbarov forportas de la lernejo knabinon. Pro tio aperis onidiroj, ke la ĉefa teroristo saviĝis tiele. Tamen jaron poste ĵurnalistoj trovis veran fotiton, kiu estis lokano Tejmuraz Gobozov[17]. Iuj dubis, ke la grupestro estis Ruslan Ĥuĉbarov, sed la separatista retejo Kaŭkazo-centro rekte nomas lin «komandanto de la diversia grupo»[24].

Familio redakti

Lia patro Tagir Ĥuĉbarov plu loĝas en la sama domo en Galaŝko. Li diras, ke ekde 1995 ĉiusemajne lin vizitas FSB-anoj, ĉefe je la 4-a matene aŭ la 11-a vespere[1]. La patrino mortis en 2004[1].

Lia fratino en la 2000-aj jaroj loĝis en Vedeno (Ĉeĉenio)[3].

Lia malpli aĝa frato Baŝir estis mortpafita en arbaro en 2003[1].

Nokte al la 19-a de januaro 2005 estis detenita Issa Ĥuĉbarov (n. 1982), malproksima parenco de Ruslan Ĥuĉbarov. Oni akuzis lin pri liverado de manĝaĵoj al la teroristoj antaŭ la beslana atako[25].

Somere de 2009 retejo de ĉeĉenaj separatistoj Kaŭkazo-centro publikigis averton al kaŭkazanoj, kiuj servas ĉe kafiroj, minacante morton al ili. Sub N 88 en tiu ĉi listo estas menciata Beslan Magomedoviĉ Ĥuĉbarov, naskiĝinta la 1-an de majo 1978 kaj loĝanta en vilaĝo Galaŝko, strato Ŝosejnaja, 100[26].

En Ĉeĉenio li denove edziĝis kaj en februaro 2004 naskiĝis lia filo[1].

Personeco redakti

Samvilaĝanoj rememoras lin kiel «tute normala», efelidkovrita knabo[1]. La patro diras ke li ĉiam estis «kvieta bubo»[1].

Tamen gerilano Ruslan Ganijev, kaptita antaŭ la beslana atako, priskribis Ĥuĉbarov kiel «kruelegan homon kun abosulte freneza humoro»[21].

Eks-prezidanto de Inguŝio Ruslan Auŝev nomis lin politikisto, kiu forte kredas je sia agresema ideologio kaj pretas batali por ĝi tutforte[27].

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. 1,00 1,01 1,02 1,03 1,04 1,05 1,06 1,07 1,08 1,09 1,10 1,11 1,12 1,13 1,14 1,15 Бесланское досье: часть вторая (ruse). InoSMI.ru (2005-01-12). Arkivita el la originalo je 2012-04-06. Alirita 2010-08-14.
  2. Чеченские «базы отдыха» в центре России (ruse) (2013-11-16). Arkivita el la originalo je 2015-04-18. Alirita 2015-04-05.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 3,6 3,7 . «Прежде чем выйти из квартиры, он всегда озирался» (ruse). Izvestija (2004-09-29). Arkivita el la originalo je 2013-04-16. Alirita 2015-04-05.
  4. Руслан Хучбаров — настоящий «Полковник»? (ruse). NTV (2004-9-10). Arkivita el la originalo je 2015-04-05. Alirita 2015-04-05.
  5. 5,0 5,1 «Боимся, что Ленке будут мстить» (ruse). Komsomolskaja Pravda (2004-09-13). Arkivita el la originalo je 2015-04-05. Alirita 2015-04-05.
  6. 6,0 6,1 . Развелось полковников (ruse). Rossijskaja gazeta (2004-10-22). Arkivita el la originalo je 2011-07-31. Alirita 2015-04-09.
  7. . Установлена личность "Полковника" (ruse). Rossijskaja gazeta (2004-09-11). Arkivita el la originalo je 2015-04-05. Alirita 2015-04-05.
  8. 8,0 8,1 8,2 8,3 8,4 Раскрыта личность «Полковника», руководившего захватом школы в Беслане (ruse). News.ru (2004-09-11). Arkivita el la originalo je 2012-04-06. Alirita 2015-04-05.
  9. Орел: Черный "Полковник" был наркоманом (ruse). Нет наркотикам (2004-08-13). Arkivita el la originalo je 2015-04-08. Alirita 2015-04-08.
  10. 10,0 10,1 . Самашки, Галашки — и далее? (ruse). Rossijskaja gazeta (2000-05-13). Arkivita el la originalo je 2015-03-21. Alirita 2015-03-21.
  11. Нападение на колонну в Ингушетии: уже 19 погибших (ruse). Lenta.ru (2000-05-11). Arkivita el la originalo je 2015-04-02. Alirita 2015-03-21.
  12. . Боевика охраняют снайперы (ruse). Rossijskaja gazeta (2005-05-18). Arkivita el la originalo je 2015-04-11. Alirita 2015-04-11.
  13. 13,0 13,1 13,2 Тезисы выступления заместителя Председателя Совета Федерации, председателя Парламентской комиссии по расследованию причин и обстоятельств совершения террористического акта в городе Беслане Республики Северная Осетия — Алания 1-3 сентября 2004 года А. П. Торшина (ruse). Vero de Beslano (2005-12-28). Arkivita el la originalo je 2015-04-12. Alirita 2015-04-12.
  14. . «Боевиков было от 56 до 78 человек» (ruse). Novaja gazeta (2006-10-12). Arkivita el la originalo je 2017-03-26. Alirita 2015-04-11.
  15. «Я хочу, чтобы Кулаев поджег себя!» (ruse). 15-й регион (2005-09-29). Arkivita el la originalo je 2015-04-18. Alirita 2015-04-12.
  16. 16,0 16,1 Бесланское досье: часть третья (ruse). 15-й регион (2005-02-05). Arkivita el la originalo je 2012-01-06. Alirita 2015-04-12.
  17. 17,0 17,1 Там был ад, которого я не забуду (ruse). Rodnaja gazeta (2005-09-02). Arkivita el la originalo je 2015-04-18. Alirita 2015-04-12.
  18. 18,0 18,1 Бесланское досье: часть вторая (ruse). 15-й регион (2005-01-23). Arkivita el la originalo je 2012-01-06. Alirita 2015-04-12.
  19. Заложница нарисовала портрет главаря террористов (ruse). Newsru.com (2004-09-16). Arkivita el la originalo je 2015-04-12. Alirita 2015-04-12.
  20. Часть 5 - Женщины в составе террористической группы, захватившей СОШ № 1 г. Беслана 01.09.2004 г. (ruse). Vero de Beslano. Arkivita el la originalo je 2015-03-05. Alirita 2015-04-08.
  21. 21,0 21,1 . Беслан. 10 дней спустя (ruse). Вести недели. Arkivita el la originalo je 2015-04-18. Alirita 2015-04-08.
  22. Главарь террористов, напавших на Беслан, убит и опознан (ruse) (2004-09-12). Arkivita el la originalo je 2012-04-06. Alirita 2010-11-24.
  23. Колесников вызвал на ковер слухи (ruse). 15-й регион (2004-11-09). Arkivita el la originalo je 2015-04-12. Alirita 2015-04-12.
  24. Ахмад Ичкерийский (2005-06-16) «Наши нас убивают» (ruse). Kaŭkazo-centro. Arkivita el la originalo je 2015-04-12. Alirita 2015-04-12.
  25. . Арестован родственник главаря бесланских убийц (ruse). Utro.ru (2005-01-24). Arkivita el la originalo je 2015-04-12. Alirita 2015-04-12.
  26. Предупреждение командования моджахедов вилайята Г1алг1айче. Kaŭkazo-centro (2009-08-08). Arkivita el la originalo je 2015-04-12. Alirita 2015-04-12.
  27. . Руслан Аушев: Война нас опережает (ruse). Novaja gazeta (2005-02-14). Arkivita el la originalo je 2016-03-05. Alirita 2015-04-11.