Rusoj en Inguŝio ekloĝis ekde la 18-a jarcento, kiam Inguŝio eniris Rusian imperion. Ili establis plurajn vilaĝojn kaj konsistigis grandan parton de la urba loĝantaro. Sed post la Unua kaj Dua Ĉeĉeniaj militoj kaj plua kresko de la islamisma teroro plejparto de ili forlasis la respublikon. Rezulte de tio en la 2000-aj jaroj Inguŝio iĝis la subjekto de Rusia Federacio kun la plej eta procentaĵo de la rusa loĝantaro (komparebla kun tiu en Ĉeĉenio). Ne nur rusoj, sed ankaŭ ĉiuj ruslingvanoj, neinguŝoj iĝis celoj de la islamisma teroro.

Ortodoksa preĝejo en vilaĝo Slepcovskaja. Inguŝio. 1858.

Foriro de la rusoj redakti

Komence de la 1990-aj jaroj rusoj konsistigis 12% de la respublika loĝantaro. Plejparto da ili kompakte loĝis en Malgobeka kaj Sunĵa distriktoj. En Karabulako 90% de la logantoj estis rusoj[1]. Post la disfalo de Sovetunio en 1991 plu kreskis naciismo kaj sendependismo, kaj rusoj iĝis la unua viktimo de tiuj tendencoj. En aprilo 1991 en vilago Troickaja okazis kontraŭrusa pogromo[2].

Dum la Unua kaj Dua Ĉeĉeniaj militoj plejparto de la rusoj (same kiel aliaj nekaŭkazanoj) fuĝis de Inguŝio. En 2007 en la respubliko restis nur 2700 rusoj[3].

Ekzemple en vilaĝo Troickaja loĝis proksimume 10 mil homoj, plejparte rusoj kaj nur 12 domojn okupis inguŝoj. En 2007 la loĝantaro konsistigis jam 60 mil homojn, sed tiu rusa malkreskis ĝis iom pli ol 300 homoj (ĉirkaŭ 100 domoj). Formigrintoj eĉ fondis en la apuda Stavropola regiono vilaĝon Sunĵenskaja[4].

Revenigaj provoj redakti

La inguŝa prezidanto Murat Zjazikov subtenis kaj promociis la revenon al Inguŝio de la forlasintaj ĝin rusaj loĝantoj. Estis aprobita speciala programo, ekkonstruita granda ortodoksa preĝejo kaj deklarite ke ĝis 2010 povos reveni ĝis 200 rusaj familioj[5] por kio estis asignitaj 12 milionoj da rubloj[1]. En 2004 laŭ la prezidenta deklaro revenis ĉirkaŭ 400 rusoj[6]. Oni anoncis planojn revenigi ĝis 100 mil rusoj, sed reale en 2010 en Inguŝio oni kalkulis nur 6000 rusojn. Dum realigo de la programo okazis pluraj misuzoj kaj friponaĵoj[2]. Samtempe oni anoncis planojn konstrui en la respubliko tri ortodoksajn preĝejojn[7]. Krom etikaj kaj politikaj kialoj lanĉi tiun ĉi programon oni nomis ankaŭ pure praktikajn konsiderojn: manko de teknikaj fakuloj, malaltiĝo de la kono de la rusa lingvo inter lokanoj, kio malhelpas al ilia plua edukado kaj komunikado ekster Inguŝio[4].

Kontraŭrusa teroro redakti

Tamen malgraŭ subteno de ĉiuj inguŝaj politikaj fortoj oni ne sukcesis garantii sekurecon al ili kaj pluraj rusaj familioj estis ekstermitaj de la teroristoj. La islamistoj komparis tiun ĉi programon kun kreado de la israelaj setlejoj en la okupitaj palestinaj teritorioj[8]. Ili deklaris, ke plejparte temas ne pri revenintoj, sed pri novalvenintoj, el kiuj grandan parton konsistigas eksaj militistoj. Samtempe ili akuzis la aŭtoritatojn pri kristanigo de la respubliko[9].

Komence de 2006 ĉeĉenaj teroristoj publikigis en sia retejo Kaŭkazo-centro intervjuon kun la tiel nomata gvidanto de la inguŝa ĝamaato «Ŝariat» Amir Ĥabibulla, kiu diris ke li estis nomumita laŭ ordono de Ŝamil Basajev kiel respondeculo pri batalado en Inguŝio kaj ke plenumante la Basajev-ordonon liaj grupoj jam faris atakojn kontraŭ la rusoj en Norda Kaŭkazo, ĉar ili «de nun estas konsiderataj militkolonistoj kun ĉiuj rezultantaj el tio por ili sekvoj»[10]. Oni suspektis ankaŭ komplicon de islamistaj grupoj subestre de Magomed-Baŝir Albakov kaj Ĥas-Magomed Alijev[10].

 
 Да, я официально подтверждаю, что эти нападения осуществляем мы... Шариатский Суд Ингушского сектора вынес решение о том, что русское население Ингушетии рассматривается, как оккупационное и им присвоен статус военных колонистов. Теперь на законном основании мы атакуем русское население. В последнее время мы провели целую серию таких атак. Так только в одной Троицкой за одну ночь мы атаковали больше 10 домов русских колонистов. Мы будем усиливать свои атаки.   Jes, mi oficiale konfirmas, ke tiujn atakojn plenumas ni... La Ŝaria Tribunalo de la Inguŝa sektoro faris decidon, ke la rusa loĝantaro de Inguŝio estas konsiderata kiel la okupacia kaj al ili oni atribuis la statuson de la militaj kolonistoj. Nun laŭleĝe ni atakas la rusan loĝantaron. Lastatempe ni okazigis serion da tiaj atakoj. Tiel nur en vilaĝo Troickaja dum unu nokto ni atakis pli ol 10 domojn de rusaj kolonistoj. Ni plu fortigos niajn atakojn. 
— Amir Ĥabibulla, gvidanto de la inguŝa ĝamaato «Ŝariat»[11]

Tamen post unu jaro, kiam pliaj murdoj kaŭzis grandan socian indigniĝon, en la sama retejo aperis tute kontraŭa deklaro fare de la sama Inguŝa sektoro de la Kaŭkaza fronto.

 
 Мы не различаем людей по национальной принадлежности и, если люди живут себе спокойно, будь то русские, чеченцы, корейцы и представители любой другой национальности, при условии их неучастия в борьбе против Ислама и мусульман, мы не имеем к ним никаких претензий.   Ni ne distingas homojn laŭ la nacia aparteno kaj, se homoj loĝas trankvile, ĉu ili estas rusoj, ĉeĉenoj, koreoj kaj reprezentantoj de ajna alia nacio, se ili ne partoprenas batalon kontraŭ islamo kaj islamanoj, ni havas neniujn pretendojn al ili. 
— La Inguŝa sektoro de la Kaŭkaza fronto[12]

La 5-an de marto 2006 en vilaĝo Orĝonikidzevskaja nekonatoj ĵetis grenadojn en du domojn de ruslingvaj loĝantoj. Neniu estis damaĝita. La 26-an de marto en vilaĝoj Orĝonikidzevskaja kaj Troicevskaja pereis rusa gravedulino kaj estis vundita la 62-jara virino. En junio sekve de la dua atenco estis murdita rusa vic-distriktestrino de Sunĵa distrikto, kiu gvidis la programon pri revenigo de la rusa loĝantaro[10]. La islamistoj atribuis tiujn atakojn al la FSB, osetoj kaj eĉ rusoj mem[13].

La grandan socian revokon kaŭzis murdo de familio de la rusa instruistino Ludmila Tereĥina, okazinta nokte la 16-an de julio 2007 en vilaĝo Orĝonikidzevskaja. Teroristo pafmurdis la 55-jaran virinon, ŝian 19-jaran filon kaj 24-jaran filinon en ilia domo[14]. Postvivis nur blinda frato de la instruistino, kiu troviĝis en alia ĉambro. Ludmila Tereĥina pli ol 30 jarojn instruis matematikon en loka mezlernejo, ŝiaj geidoj studis en inguŝaj altlernejoj. Dum la enteriga ceremonio en malnova kazaka tombejo okazis eksplodo. 11 homoj estis vunditaj (inkluzive tri milicanojn)[4][15]. La 29-an de aŭgusto Murat Zjazikov deklaris ke la murdintoj estas kaptitaj[16]. Tamen post sekvonta murdo de la familio de rusa instruistino Vera Draganĉuk la enketistoj deklaris, ke ĝin faris la sama bandita grupo, kiu estas plu serĉata[17]. La islamisma retejo Kaŭkazo-centro prezentis sian version, laŭ kiu kaptitaj murdintoj estis du rusoj kaj oseto, dungitoj de la 503-a regimento de la 58-a armeo lokita en la vilaĝo. La kaptinta ilin enketisto Merĵojev kvazaŭ estis baldaŭ post tio mortpafita de nekonatoj kaj la murdintoj forveturigitaj al Nord-Osetio[12].

Nokte de la 23-an de aŭgusto al la 24-an de aŭgusto nekonatoj mortpafis en Karabulako du avarajn paŝtistojn, kiuj alvenis de Dagestano kiel portempaj dungitoj[18].

La 25-an de aŭgusto en vilaĝo Troickaja dum entombigo de loka loĝanto okazis eksplodo pova je ĉirkaŭ 500 gramoj en TNT-ekvivalento. Estis vundita rusa traktoristo. Nokte al la 29-a de aŭgusto en vilaĝo Orĝonikidzevskaja nekonatoj ĵetis grenadon al korto de ruslingva familio. Neniu estis damaĝita[10].

La 31-an de aŭgusto nokte nekonatoj murdis edzon kaj filon de la rusa instruistino Vera Draganĉuk en Karabulako. Alia filo estis vundita. Ŝi mem troviĝis en alia ĉambro kaj evidente la murdistoj ne vidis ŝin[19].

La 6-an de septembro en vilaĝo Orĝonikidzevskaja en sia domo estis trovitaj kadavroj de la du lokaj koreoj Lagaj, pafmurditaj tra kuseno[20].

La 7-an de septembro en la centro de Nazrano tagmeze estis pafmurdita rusa kuracistino Natalja Muradova[10].

Sammonate en en vilaĝo Orĝonikidzevskaja estis pafmurditaj tri romaoj, el kiuj du laboris en loka agrikulturejo kiel traktoristoj kaj unu estis forĝisto[21].

Nokte al la 15-a de septembro iu ĵetis brulbotelon en domon de rusa familio en Malgobeko kaj nur hazarde neniu estis vundita[22].

La 14-an de oktobro je la 3-a nokte en vilaĝo Troickaja estis eksplodigita kaj preskaŭ tute detruita vaka domo de rusa familio. La familio tiutempe troviĝis ekster la respubliko kaj planis reveni ene de kelkaj tagoj. Samtage en Karabulako nekonatoj pripafis per mitraletoj rusan familion. La 54-jara Nikolaj Kortikov kaj edzino de lia filo pereis surloke, lia edzino kaj najbarino estis vunditaj. La mortintojn parencoj enterigis en Stavropola regiono por eviti eventualan atakon dum la entombiga ceremonio[23][24].

La 10-an de septembro 2008 en vilaĝo Troickaja en korto de sia domo estis pafmurdita lokulino, kiu perlaboris per aŭgurado[25].

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Георгий Бовт (2007-09-06) Этнические конфликты деньгами не погасить (ruse). Izvestija. Arkivita el la originalo je 2015-09-27. Alirita 2015-09-27.
  2. 2,0 2,1 Егор Созаев-Гурьев (2012-07-10) Ингушетия не гонится за количеством русских (ruse). Izvestija. Arkivita el la originalo je 2015-07-19. Alirita 2015-07-19.
  3. Александр Коц (2007-10-09, 2007-10-10) Начнется ли c Ингушетии новая Кавказская война? (ruse). Komsomolskaja Pravda. Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2015-07-12.
  4. 4,0 4,1 4,2 Николай Гритчин (2007-08-01) За что в ингушском селе убили последнюю русскую семью? (ruse). Izvestija. Arkivita el la originalo je 2015-10-03. Alirita 2015-10-03.
  5. О положении жителей Чечни в Российской Федерации. Август 2006 г. — октябрь 2007 г. (ruse). Kaŭkazo-nodo (2007-12-20). Arkivita el la originalo je 2015-07-11. Alirita 2015-07-11.
  6. Александр Садчиков (2005-04-29) "Есть отдельные персоны, которые регулярно пытаются посеять смуту среди населения" (ruse). Izvestija. Arkivita el la originalo je 2015-09-26. Alirita 2015-09-26.
  7. Руслан Рифатов (2007-09-12) Президент Республики Ингушетия Мурат Зязиков: "Настроение рабочее" (ruse). Izvestija. Arkivita el la originalo je 2015-09-27. Alirita 2015-09-27.
  8. Русских колонистов, «возвращающихся» в Ингушетию, будут компактно селить и охранять (ruse) (2012-07-11). Arkivita el la originalo je 2015-07-19. Alirita 2015-07-19.
  9. Муса Стоун (2007-04-30) Христианизация Чечни и Ингушетии. Kaŭkazo-centro. Arkivita el la originalo je 2015-07-19. Alirita 2015-07-19.
  10. 10,0 10,1 10,2 10,3 10,4 В Ингушетии расследуют убийство русской женщины-врача (ruse). Kaŭkazo-nodo (2007-09-07). Arkivita el la originalo je 2015-07-12. Alirita 2015-07-12.
  11. Амир Хабибулла «Мы рассматриваем каждого русского, как оккупанта» (ruse). Kaŭkazo-centro (2006-05-02). Arkivita el la originalo je 2015-07-16. Alirita 2015-07-16.
  12. 12,0 12,1 В Ингушетии продолжаются расстрелы ингушей и русских (ruse). Kaŭkazo-centro (2007-09-07). Arkivita el la originalo je 2015-07-17. Alirita 2015-07-17.
  13. Аллаудин Несархо (2006-03-09) Ингушетия под прессом (ruse). Kaŭkazo-centro. Arkivita el la originalo je 2015-07-17. Alirita 2015-07-17.
  14. Синбаригов Р. (2007-07-16) В Ингушетии убиты учительница и двое ее детей (ruse). Kaŭkazo-nodo. Arkivita el la originalo je 2015-07-12. Alirita 2015-07-12.
  15. В Ингушетии при взрыве на похоронах учительницы ранено шесть человек (ruse). Kaŭkazo-nodo (2007-06-18). Arkivita el la originalo je 2015-07-12. Alirita 2015-07-12.
  16. Зязиков: в Ингушетии раскрыто убийство русской учительницы (ruse). Kaŭkazo-nodo (2007-08-29). Arkivita el la originalo je 2015-07-12. Alirita 2015-07-12.
  17. Тимофей Борисов; Алена Ларина, Александр Соколов (2007-09-01) Семья — под пулями (ruse). Rossijskaja Gazeta. Arkivita el la originalo je 2015-10-04. Alirita 2015-10-04.
  18. Тимур Хамхоев (2007-08-27) В Ингушетии ищут убийц пастухов из Дагестана (ruse). Kaŭkazo-nodo. Arkivita el la originalo je 2015-07-12. Alirita 2015-07-12.
  19. В Ингушетии убиты трое членов семьи русской учительницы (ruse). Kaŭkazo-nodo (2007-08-31). Arkivita el la originalo je 2015-07-12. Alirita 2015-07-12.
  20. В Ингушетии убита семья корейцев (ruse). Kaŭkazo-nodo (2007-09-06). Arkivita el la originalo je 2015-07-12. Alirita 2015-07-12.
  21. Убийство цыган в Ингушетии произошло на национальной почве, считает следствие (ruse). Kaŭkazo-nodo (2007-09-11). Arkivita el la originalo je 2015-07-12. Alirita 2015-07-12.
  22. Николай Гритчин (2007-09-17) Рамзан Кадыров: Чечня поможет Ингушетии (ruse). Izvestija. Arkivita el la originalo je 2015-10-03. Alirita 2015-10-03.
  23. Тимур Хамхоев (2007-10-18) В Ингушетии расследуют убийство членов семьи Кортиковых (ruse). Kaŭkazo-nodo. Arkivita el la originalo je 2015-07-12. Alirita 2015-07-12.
  24. Ингушетия: Убийства, драки, взрывы (ruse). Kaŭkazo-centro (2007-10-15). Arkivita el la originalo je 2015-07-16. Alirita 2015-07-17.
  25. Гадалку застрелили во дворе ее дома в Ингушетии (ruse). Kaŭkazo-nodo (2008-10-28). Arkivita el la originalo je 2015-07-12. Alirita 2015-07-12.