Rustavi 2 Broadcasting Company ( "Kartvelio: რუსთავი 2), plej konata kiel Rustavi 2, estas la plej sukcesa privata komunik-entrepreno (televidkanalo) de Kartvelio. La televidkanalo Rustavi, sideje en Tbiliso, estis fondata en 1994 en la urbo Rustavi. Temas pri privata proprietaĵo de televida surtera funkciado kiu nuntempe atingas ĉ. 85% de la landa loĝantaro. La areo de Rustavi 2 etendiĝas ekster Kartvelio persatelite 24 horojn al Eŭropo, la eŭropa parto de Rusio kaj Mezoriento. Rustavi 2 estis la unua televidkanalo kiu uzis la ciferecan hardvaron en Kartvelio kaj la unua kiu aliĝis al la Eŭropa Unio de Radio. La novaĵagentejo de Rustavi 2 havas raportistojn kaj regionajn oficejojn en la ĉefaj urboj de Kartvelio (Kutaisi, Batumi, Gori, Poti, Zugdidi), kaj plentempaj raportistoj en Moskvo kaj Vaŝingtono.

Rustavi 2
televidstacio vd
Dum 1994 - nekonata/nuntempe
Sidejo Tbiliso
Lando Kartvelio
TTT Oficiala retejo
vdr

Incidento kun Georgij Garbunija redakti

La 7-an de julio 2019 la ĵurnalisto Georgij Garbunija en sia aŭtora programo komencis rektan elsendon per ruslingvaj krudaj insultoj al la rusia prezidanto Vladimir Putin, abunde uzante sakraĵojn. Sian parolon li finis per jenaj vortoj: "Mi fikis vian patrinon. Ho, via patrino estas morta. Ho, kiom domaĝe. Ho, ne diru. Do ŝi brulu en infero kune kun vi kaj via patro. Mi deziras feki sur vian tombon. Amen."

Tio kaŭzis grandan indignon en Rusio kaj Kartvelio mem, kie amasoj da homoj protestis ĉe la televidstacio, postulante eksigon de la ĵurnalisto kaj la estraro de la kompanio. La prezidanto Salome Zurabiŝvili, la ĉefministro Mamuka Baĥtadze, la parlamentestro Arĉil Talakvadze kaj ĝenerala sekretario de la reganta partio "Kartvela Revo" Kaĥa Kaladze kondamnis la elpaŝon kaj nomis la ĵurnaliston provokanto, aganta kontraŭ sia propra lando. Fine la ĵurnalisto kaj la ĝenerala direktoro estis maldungitaj, la programo likvidita.

La incidento plu fuŝis rilatojn inter la landoj, ĉar ekde la 20-a de junio en Tbiliso okazis kontraŭrusiaj tumultoj.

Eksteraj ligiloj redakti