La Rustgorĝa cinkloArgentina cinkloSchulz-cinklo (Cinclus schulzi) estas akva kantobirdo de la familio kaj genro de Cinkledoj kaj Cinclus respektive, kiu troviĝas en Sudameriko.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Rustgorĝa cinklo
Rustgorĝa cinklo
Rustgorĝa cinklo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Cinkledoj Cinclidae
Genro: Cinclus
Specio: C. schulzi'
Cinclus schulzi
(Cabanis, 1882)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ili loĝas laŭlonge de rapidaj rokaj rojoj en Andoj je 800 m al 2500 m alte. La birdo reproduktiĝas en la alna zono je 1500 m al 2500 m alte.[1]

BirdLife International klasigis tiun specion kiel "Vundebla". Minacoj inkludas konstruon de akvorezervujoj, akvobaraĵoj por akiri hidroelektron kaj sistemon de irigacio. La nuntempa populacio estas ĉirkaŭkalkulita je 3,000 al 4,000.

Aspekto redakti

Ĉe plenkreskuloj (14 al 15 cm longaj) la supraj partoj estas brunecgrizaj kaj la flugiloj iom pli malhelaj, sed montras blankajn makulojn en la mezo videbla nur dumfluge. La mentono estas grizeca kio ege kontrastas kun la brunoranĝa makulo de la gorĝo kaj supra brusto, kio nomigas la specion. La malsupra brusto estas grizeca, dum la resto de la subaj partoj estas brungrizaj, pli malhele ĉe ventro kaj flankoj. La iriso estas malhelbruna al nigro. La beko estas nigra aŭ malhelgriza. La gamboj estas plumbogrizaj.

Junuloj estas identaj al plenkreskuloj, sed ties bekoj estas rozkoloraj.

La krio estas "ziit-ziit". La kanto estas simila al tiu de la Eŭrazia cinklo.

Vivejo redakti

La Rustgorĝa cinklo ĉeestas la montarajn riverojn de forta deklivo. Ŝajne ili limigiĝas al la torentojn de la zono de alnoj, je altitudoj el 1400 al 2500 m. Tiuj birdoj estas endemiaj de Sudameriko. Tie ili okupas malgrandan teritorion maksimume 600 km longan kaj 100 km larĝan, norde de Argentino (Jujuy, Salta, Catamarca kaj Tucumán) kaj sude de Bolivio (Tarija). Ene de tiu teritorio, ili ne loĝas ĉiujn taŭgajn biotopojn kaj restas grandaj apudaj spacoj ne okupitaj.

Kutimaro redakti

Ŝajne tiuj cinkloj ne kondutas simile al aliaj cinkloj. Ŝajne ili nek naĝas nek plonĝas, kion tipe faras la aliaj cinkloj. Ankaŭ malkiel tiuj, tiu ĉi specio montras la rimarkindajn blankajn makulojn de siaj flugiloj per subitaj movoj de tiuj. Ili manĝas akvajn insektojn kaj ĉefe koleopterojn.

Oni nenion sciis pri la reproduktado de tiu cinklo ĝis 1986 kiam oni priskribis dekon da nestoj. Tiuj estas strukturoj balonformaj tipe de cinkloj. Ili estas 24 cm altaj, 22 cm larĝaj kaj 14 cm profundaj. Ili havas flankajn enirejojn, kiel ĉe aliaj cinkloj, kaj same havas duoblan tavolon: ekstere el musko kaj interne el herberoj, folioj kaj foje papero aŭ plasto. Interne estas la ovodemeta ĉambro. La nesto estas lokata en fendo de roka klifo, en konstruaĵo de ponto kutime super la torento. En Argentinio la ovodemetado okazas sum la tiea somero nome de oktobro al la fino de decembro. Temas pri 2 pure brilblankaj ovoj. Ambaŭ gepatroj manĝigas la idojn, sed oni ne konas la daŭrojn de kovado aŭ ennestado.

Tiu neotropisa specio estas konsiderata kiel Vundebla, pro tio ke ekzistas nur ĉirkaŭ 1,000 paroj en malgranda teritorio. La specio suferas homa ŝanĝado de la riveroj kaj estas protektata nur en malgranda zoneto de la Nacia Parko Baritú norde de Argentinio.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti