Rustofungoj

ordo de fungoj

Rustofungoj (Pucciniales) apartenas al la bazidiomicetoj (Basidiomycetes), kiuj malsanigas pli ol 4000 utilplantojn kaj fiherbojn. Dum siaj vivcikloj, ili parazitas sur unu aŭ du mastroplantoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Rustofungoj
Puccinia recondita f.sp. tritici sur folio de tritiko
Puccinia recondita f.sp. tritici sur folio de tritiko
Biologia klasado
Domanio: Eŭkariotoj Eukaryota
Subdomanio: Opisthokonta
Regno: Fungoj Fungi
Subregno: Dikarya
Filumo: Klabfungoj Basidiomycota
Subfilumo: Pucciniomycotina
Klaso: Pucciniomycetes
Ordo: Pucciniales
Familio: Pucciniaceae
Familioj

Pucciniaceae
Melampsoraceae
Coleosporiaceae
Cronartiaceae
Phragmidiaceae
Pucciniastraceae

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Kelkaj el la duplantaj specioj:

  • nigra rustofungo (sur tritiko kaj aliaj graminacoj) (Puccinia graminis); alia mastroplanto estas la berberiso (Berberis).
  • riba rustofungo (Cronartium ribicola) parazitas Ribes-speciojn (ribo, groso) kaj aliflanke kvinpinglajn pinojn kiel longvivan pinon.

La unuplantaj specioj de rustofungo parazitas asparagon, fazeolon, krizantemon, kafon, rozalteon, antirinon kaj sukerbeton.

La rustofungo aperas kiel makulo plej ofte flava, oranĝ-flava, ruĝa, rust-ruĝa, brua aŭ nigra. Ĝi aperas sur folioj, junaj ŝosoj kaj fruktoj kaj kaŭzas malpliiĝon de la kreskemo kaj produktemo.

Protekto okazas per kultivado de rezistaj kulturvarioj, izolado de la infektitaj agroj, detruado de la mastroplantoj, fungicidoj (du semajnojn antaŭ atendebla apero de la fungo, kaj ripetante je ĉiuj 7–10 tagoj.

Rustosimilan malsaniĝon kaŭzas ankaŭ specioj de blanka dartro (Albugo-genro el Peronosporales). Ili estas unuplantaj fungoj, ne bezonas pluan mastroplanton. Ĝi atakas unujarajn plantojn, kaŭzante helflavajn makulojn sur folioj, blankan koloriĝon sur aliaj plantoj. Tiuj lastaj iĝas vaksaj, poste sekiĝas kaj nigriĝas. La folioj ofte velkas, formortas, kresko haltas. La protektado samas kiel supre.