Rutenoj (rusine: Русины) estas etno de homoj en la regiono de la Karpatoj; la anoj de la popolo loĝas en Ukrainio, Pollando kaj Slovakio. La tradicia nomo de la etno en Esperanto estas ruteno; tiel ĝi troveblas en la Esperanto-vortaroj.[1]

Rutenoj
etno
orientaj slavoj
orientaj slavoj
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
rusina lingvo • Carpatho-Rusyn • Pannonian Rusyn • ukraina lingvoslovaka lingvo
Religio
ortodoksismo • grek-katolika eklezio • katolikismo
vdr
ligna preĝejo en rutena vilaĝo Ruský Potok
rutenoj en folkloraj kostumoj

La popolo konsistigas la plej okcidentan branĉon de orientaj slavoj; ĝi estas juna nacio kun maljunaj radikoj. Oni povas konsideri la popolon transiro inter slovakoj kaj ukrainoj kun iuj polaj konturoj. (Slovakoj povas konsideri ilin ukrainoj, poloj - slovakoj aŭ ukrainoj k.s.). Ili neniam havis sian propran ŝtaton. Origine la antaŭuloj de nuntempaj popolanoj vivis nur en parto de Okcidentaj kaj Orientaj Karpatoj, sur la nordaj kaj sudaj deklivoj kaj iam en apudaj lokoj de Slovakio, Pollando, Ukrainio, Rumanio kaj Hungario. De tiuj ĉi lokoj ili migradis al Serbio (Vojvodino), kaj (ĉefe fine de 19-a jarcento kaj komence de 20-a jarcento kaj precipe pro la ekonomiaj kialoj) multe da popolanoj elmigradis al Usono kaj Kanado. Iuj diasporoj vivas en Ĉeĥio kaj Kroatio.

Evoluo de la nomo redakti

Bazo de la nomo estas la vorto rus, t.e. Rusujo aŭ ruso(j), kio montras ligon al orientaj slavoj: tiu ĉi nomo estis uzata ĝenerale por identigi loĝantojn de granda mezepoka ŝtato Kieva Rusujo. Diverslingvaj postaj nomoj, kiujn tiu ĉi popolo uzis por memidentigo aŭ aliaj uzis por identigi ilin, montras, ke ili havas deven-ligojn kun Rusujo (en tia ĉi malnova senco de la vorto) kaj, ankaŭ, ke ili vivas en Karpataj Montoj:

  • Karpato-rusoj,
  • Karpataj ukrainoj,
  • Rusnáci
  • Rusinoj
  • Ungar-rusoj
  • Subkarpataj rusinoj
  • Karpataj rusinoj
  • Rusiny

Malgraŭ multeco da nomoj la plej taŭga nomo en Esoeranto estas "ruteno".

La gentalingvan formon rusin uzis Alexander Duchnovič en sia poemo Donaco en 19-a jarcento (Mi estis rusino....) - Ja rusin buv, jesm i budu, ja rodivsja rusinom ... (trad: Mi ruteno estis, estas kaj estos, mi naskiĝis kiel ruteno ), kiu iĝis la nacia kredo. Ĉi termino estas enhavata en unua linio de nacia himno (Podkarpatskiji Rusyny ostavte hlubokij son) (eo: Subkarpataj rusinoj lasu profundan sonĝon).

Rutenoj en Pollando uzas la nomon lemkoj. Tio estas relative nova termino ĉar tiun ĉi nomon ili komencis uzi nur komence de la 20-a jarcento. Antaŭe estis uzata la nomo rusyn, t.e. ruteno.

Lingvo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo rutena lingvo.

Rutenoj iam parolis la rutenan lingvon (vidu ankaŭ sub rusina lingvo).

En la ukraina katedro de la Universitato Harward (Usono) pendis portreto de Sándor Bokáló sub kiu estis legebla: The only professor of Rusyn language and litterature. (La sola profesoro de la rusina[2] lingvo kaj literaturo.)

La rusina lingvo estas kodigita de la jaro 1995 (27.1.) en Slovakio, kaj estas ankaŭ unu de la oficialaj lingvoj en Serbio – Vojvodino de la komenco de la 20-a jarcento. Iuj lingvistoj konsideras la rusinan lingvon nur kiel dialekto de la ukraina lingvo. Nur rusinoj konsideras ĝin kiel memstara lingvo kun apartaj konturoj. Ekzemple: la diferenco en la vortoprovizo de la ukraina lingvo kaj la rusina lingvo estas pli grava, ol inter la slovaka kaj la ĉeĥa lingvo.) La rusina lingvo uzas cirilan alfabeton.

Konsiderante ke la rusinoj ne havis sian propran ŝtaton kaj longatempe kodigikitan lingvon, ilia lingvo estis multe influita de la naciaj lingvoj de la ŝtatoj en kiu ili vivis precipe de la slovaka, hungara kaj pola vortoprovizoj. Ĉi influoj kun nombraj malnov-slav-ekleziaj liturgiaj terminoj kaj dialektaj vortoj unikaj por rusinoj estas tio, kio diferencigas ilian parolatan lingvon de aliaj orientslavaj lingvoj ekzemple de la ukraina lingvo.

La plej okcidentaj rusinaj dialektoj en Slovakio en Distrikto Stará Ľubovňa, preskaŭ flue trairas en lokaj slovakaj dialektoj, diferenciĝante nur per gramatiko sed ne multe per vortprovizo. Simila situacio estas sur la orienta flanko de la troviĝejo de la rusina lingvo en Ukrainio.

Geografia situo redakti

 
Proksima mapo de teritorio, kie vivas rutenoj en Karpatoj en Centra Eŭropo

En jenaj landoj ekzistas rutenaj malplimultoj:

- En Pollando : Lemken, grupo kiu estis forpelita post la dua mondmilito kaj alvenis en Pomerio, Silezio kaj Ukrainio. Ili poste revenis parte al iliaj hejmoj en la montoj Beskidy, la ekstrema sudoriento de Pollando.

- En Hungario malmultaj

- En Rumanio en iomete pli granda nombro (en la valo de la Viseu) en Vojvodino, norda Serbio, 14 246 (2011 censo);

- Plie grandaj komunumoj en la "Nova Mondo".

Slovakio - En Slovakio signifa nombro (33 000, censo en 2011)

Rutenoj en Slovakio loĝas historie precipe en vilaĝoj en sudaj valoj de Karpatoj. Ilian teritorion kreis zono precipe en nuntempa Regiono Prešov, kiu iras laŭ ĉefa karpata montoĉeno kun slovak-pola limo el vilaĝo Osturňa en distrikto Stará Ľubovňa sur okcidento ĝis slovak-ukrajina limo sur oriento (la plej orienta vilaĝo de Slovakio Nová Sedlica en distrikto Snina, tra distriktoj: distrikto Bardejov, distrikto Svidník, distrikto Stropkov, distrikto Medzilaborce, distrikto Humenné, distrikto Snina kaj iom sude distrikto Sobrance). Suda rando de ĉi zono estis ne regula, ie iras ĝis 40 km de la menciita slovak-pola limo enen de Slovakio. Nune ili loĝas en simila zono , nur en kelkaj lokoj, ĝi malplilarĝiĝis. Ekzistas ankaŭ pluraj rusinaj insuloj en Slovakio kiu rusinoj kreas signifan parton de loĝantaro de vilaĝo:

Divido redakti

Laŭ kultur-etnaj indicoj oni dividas je la 5 grupoj:

Kulturo redakti

Teatroj redakti

Muzeoj redakti

En kelkaj muzeoj ekzistas stabilaj ekspozicioj de rutena popola arto, ikonoj kaj pentraĵoj. La plej gravaj kaj la plej vastaj estas en Svidník kaj Uĵhorod, specializitaj en muzeoj: Bardejov (ikonoj) - Slovakio, Medzilaborce (moderna arto) – Slovakio, Nowy Sacz (ikonoj) - Pollando, Ruskij Kerestur (Rusinoj de Baĉka) - Vojvodino, Zyndranowa (Lemkoj).

Skansenoj kun tradicia rusina popola arkitekturo estas en Svidník kaj Uĵhorod. Simile skanzenoj en Bardejovské Kúpele, Humenné, Stará Ľubovňa kaj Sanok posedas konstruaĵojn kaj objektojn de rusina popola kulturo.

Gravaj rutenaj personoj en historio redakti

 
Rigardo je skanseno en Humenne kun ligna preĝejo de vilaĝo Nová Sedlica

Sudo de Karpatoj redakti

Nordo de Karpatoj redakti

Vojvodino redakti

Gravaj rutenaj nuntempaj personoj redakti

Slovakio redakti

 
Rigardo de kastelo je la skanseno kun rutena popola arkitekturo en urbo Stará ľubovňa

Pentrado redakti

Rutenaj kongresoj redakti

1-a monda kongreso de rutenoj, 22-23. 3. 1991 Medzilaborce, Slovakio

2-a monda kongreso de rutenoj, 22-23. 5. 1993 Krynica, Pollando

3-a monda kongreso de rutenoj, 5. 1995 Ruskij Kerestur, Serbio

4-a monda kongreso de rutenoj, majo 1997 Budapeŝto, Hungario

5-a monda kongreso de rutenoj, juno 1999 Uĵhorod, Ukrainio

Bibliografio redakti

  • Chlebowski, Cezary (1983). Wachlarz: Writings on the Liberating Organization, a Division of the National Army (Wachlarz: Monografia wydzielonej organizacji dywersyjnej Armii Krajowej : wrzesien 1941-marzec 1943), Instytut Wydawniczy Pax. ISBN 83-211-0419-3
  • Dyrud, Keith P. (1992). The Quest for the Rusyn Soul: The Politics of Religion and Culture in Eastern Europe and in America, 1890-World War I, Balch Institute Press. ISBN 0-944190-10-3
  • ed. by Patricia Krafeik (1994). The Rusyns, Eastern European Monographs. ISBN 0-88033-190-9 *Magocsi, Paul Robert (1978). Shaping of a National Identity: Subcarpathian Rus', 1848-1948, Harvard University Press. ISBN 0-674-80579-8
  • Magocsi, Paul Robert (1988). Carpatho-Rusyn Studies: An Annotated Bibliography (V. 1: Garland Reference Library of the Humanities), Garland Publishing. ISBN 0-8240-1214-3
  • Magocsi, Paul Robert (1994). Our People: Carpatho-Rusyns and Their Descendants in North America, Society of Multicultural Historical. ISBN 0-919045-66-9
  • Magocsi, Paul Robert (1994). The Rusyns of Slovakia, East European Monographs. ISBN 0-88033-278-6
  • Magocsi, Paul Robert (1996). A New Slavic Nation is Born, East European Monographs. ISBN 0-88033-331-6
  • Magocsi, Paul Robert (1999). Carpatho-Rusyn Studies: An Annotated Bibliography, 1985-1994, Vol. 2, Columbia University Press. ISBN 0-88033-420-7
  • Magocsi, Paul Robert (2000). Of the Making of Nationalities There Is No End, East European Monographs. ISBN 0-88033-438-X
  • Magocsi, Paul Robert, Sandra Stotsky and Reed Ueda (2000). The Carpatho-Rusyn Americans (Immigrant Experience), Chelsea House Publications. ISBN 0-7910-6284-8
  • Magocsi, Paul Robert (2002). Encyclopedia of Rusyn History and Culture, University of Toronto Press. ISBN 0-8020-3566-3
  • Magocsi, Paul Robert (2006). Carpatho-Rusyn Studies : An Annotated Bibliography Vol.3 1995-1999, East European Monographs. ISBN 0-88033-531-9
  • Mayer, Maria, translated by Janos Boris (1998). Rusyns of Hungary: Political and Social Developments, 1860-1910, Eastern European Monographs. ISBN 0-88033-387-1
  • Petrov, Aleksei (1998). Medieval Carpathian Rus': The Oldest Documentation about the Carpatho-Rusyn Church and Eparchy, Eastern European Monographs. ISBN 0-88033-388-X
  • Rusinko, Elaine (2003). Straddling Borders: Literature and Identity in Subcarpathian Rus', University of Toronto Press. ISBN 0-8020-3711-9

Referencoj redakti

  1. artikolo ruteno en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio
  2. D-ro Atilla Salag rimarkigis "Legu rutena lingvo kaj literaturo" sur p. 54 en : Sandor Bokáló kaj la orientaj slavoj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti