Ruth Manorama

homrajta kaj socia aktivulino en Bengaluro, Barato

Ruth Manorama - naskiĝis la 30-an de majo 1952 en Ĉenajo - estas homrajta kaj socia aktivulino en Bengaluro, Barato. Ŝi aparte engaĝiĝas pro la dalitoj. En 2006 al ŝi estis aljuĝita la premio de ĝusta vivmaniero (la "alternativa Nobel-premio"), kiu aparte honorigas iujn ekzemplajn aktivulojn kiuj „agadas por praktikaj kaj ekzemplaj solvoj por la plej aktualaj problemoj kiujn la mondo alfrontas hodiaŭ“. Ruth Manorama membras kaj engaĝiĝas en la politika partio Ĝanata Dal sekulara.

Ruth Manorama
dalitaj infanoj en elementa lernejo de Bengaluro
dalitaj infanoj en elementa lernejo de Bengaluro
Persona informo
Naskiĝo 30-an de majo 1952 (1952-05-30) (71-jaraĝa)
en Ĉenajo
Lingvoj hindia
Loĝloko Bengaluro
Ŝtataneco Barato
Alma mater Universitato de Madraso
Okupo
Okupo aktivulo • politikisto
vdr

Eksteraj ligiloj redakti