La Ruvenzori-montaro estas malgranda, sed spektabla montara ĉeno en Meza Afriko, ĉe limoj de Ugando kaj Kongo. Ĝi havas oficiale la nomon Rwenzori-montaro ekde 1980, ĉar tiu formo pli bone respegulas la elparolon de la lokaj triboj (laŭ la angla?).

Ĝi longas 120 km, larĝas 65 km, la plej alta montpinto altas 5109 m. La plej altajn pintojn kovras konstanta neĝo, kiu estas kuriozeco en Afriko. Krom montoj de Ruvenzori, neĝan ĉapelon portas nur la Kilimanĝaro kaj la Kenja monto.

La montaro konsistas el 6 montoj, dividitaj per profundaj valoj: la Baker-, Emin-, Gessi-, Speke-, la Sanley-monto kaj la Monto Luigi di Savoia. La plej granda estas la Stanley-monto kun kelkaj pintoj, el kiuj la Margerita monto estas la plej alta el la montaro. La montojn suprenfaldis la moviĝoj de la terkrusto. La regiono estas vaporriĉa, la montojn ofte kovras nuboj.

La montaro havas varian vegetaĵaron de la tropikaj pluvarbaroj ĝis la altmontaj herbejoj. Famas ankaŭ ties faŭno, kiu ampleksas de la arbara elefanto tra la diversaj primatoj ĝis la nur tie vivantaj birdoj. Unu zono de la montaro famas pri la erikoj, kiuj altas 6 m kaj kovras ilin muskoj; alia zono famas pri 3-metraj bluaj lobelioj. Plimulto de la montara ĉeno estas parto de la Monda heredaĵo. Ĝin prizorgas la uganda Nacia Parko de Montaro Rwenzori kaj la konga Nacia Parko de Virunga.

La monton ekvidis – el inter la eŭropaj veturantoj - Henry Morton Stanley en 1889. Militista komandanto kaj anstataŭiganto de Stanley surgrimpis la montojn la 7-an de junio kaj superante 3 mil metrojn. La ĉefajn pintojn grimpis unuafoje Luigi Amedeo, princo de Abruzzi en 1906. La monto Luigi di Savoia portas lian nomon.

Ŝrumpiĝo de la glaĉeroj redakti

Pro la tutgloba varmiĝo de la Tero, oni ektimis sorton de glaĉeroj de Ruvenzori, en la 2000-aj jaroj. Ruvenzori en 1906 havis 43 (nomumitaj) glaĉerojn sur ses montoj de la montaro, kun areo de 7,5 kvadrataj kilometroj (duono de glaĉeraro de Afriko). La glaĉeroj de la montaro en 2005 restis sur tri montoj, sur areo de 1,5 kvadrataj kilometroj. Oni esploras en dua duono de la 2000-aj jaroj, kian efikon havas la ŝrumpiĝo je vegetacio kaj biodiverseco de la monto.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti