Malfermi la ĉefan menuon

Ruvenzoriaj-virungaj montaraj arbustetaroj

Tersupraĵa WWF-ekoregiono el Kongo Kinŝasa, Ruando kaj Ugando en la biomo de la montaraj herbejoj kaj arbustetaroj
Situo de la ekoregiono je la landlimoj de Demokratia Respubliko Kongo, Ruando kaj Ugando.
Situo de la montaraj herbejoj kaj arbustaroj en la mondo.

La ruvenzoriaj-virungaj montaraj arbustetaroj estas ekoregiono el la orientafrik-altaĵara ekoprovinco de la afrotropisa ekozono, laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al montaraj herbejoj kaj arbustaroj de Orientafriko. Kune kun la orientafrikaj montaraj arbustetaroj, la ekoregiono estas parto de tutmondaj 200-regiono nomata "orientafrikaj arbustetaroj" kaj de la biodiverseco-riĉaĵejo "Orienta afromontano" difinita de Naturprotekto Internacie.

PriskriboRedakti

La ekoregiono okupa 2 700 da kvadrataj kilometroj en la plej altaj zonoj super altitudo de 3 000 metroj. Ĝi estas subdividata en du areojn : Ruvenzori-Montaro je la landlimo de Ugando kaj Demokratia Respubliko Kongo, kaj la vulkana Virunga Montaro en la sudo, kie renkontas Demokratia Respubliko Kongo, Ruando kaj Ugando. Ĝi estas ĉirkaŭata je pli malaltaj altitudoj de la Albert-riftaj montarbaroj [1].

FlaŭroRedakti

 
Malsupra Bigo-Torfejo je 3 400 m en Ruvenzori-Montaro kun gigantaj Lobelia antaŭe.
 
Bildo de la ruvenzoriaj pintoj, kun gigantaj ekzempleroj de Dendrosenecio antaŭe.

La ekoregiono gastigas karakterizan afromontanan vegetaĵaron. Biotopoj inkludas lagojn, marĉajn deltojn kaj torfejojn, malfermajn montarajn herbejojn, arbustarojn, enklavoj de kriplarbaro, neĝejojn, kaj glaĉerojn. Gigantaj rozetoplantoj, inkluzive de variaj specioj de Lobelia kaj Senecio, estas karakterizaj por la ekoregiono.

La vegetaĵaro varias laŭ altitudo, grundoj, kaj elmetaĵo.

La plej supraj arbaroj en la Albert-riftaj montarbaroj, konsistante el nubarbaroj de Hagenia abyssinica kaj Hypericum revolutum, aŭ bambuaroj de Sinarundinaria alpina, etendas sin ĝis 3 000–3 300 metroj. Erikacaj arbaroj konstituas transiran zonon inter la montarbaroj kaj la alpaj arbustetaroj, etendante sin ĝis 3 800 metroj. La vepreja eriko estas la superreganta specio [2].

La erekaca vegetaĵaro varias laŭ habito, tie kaj tie konstituante densajn arbarojn de unutrunkaj arboj, densaĵojn de multtrunkaj arbedaroj, aŭ maldensajn nur unumetraltajn arbustarojn. La erikaroj subtenas multajn epifitojn [3]. Alpaj herbejoj kaj alpaj arbustaroj ĉeestas ĝis altitudo de 4 500 metroj. Tufherbaj herbejoj inkludas Festuca abyssinica kaj Carex runssoroensis. La giganta rozetplantoj Lobelia wollastonii kaj Dendrosenecio johnstonii troviĝas kaj en Ruvenzori-Montaro kaj en Virunga Montaro, dum Lobelia stuhlmannii vegetas nur en Virunga Montaro.

En la sekcio de Ruvenzori-Montaro super altitudo de 4 500 metroj, la alpaj herbejoj kaj arbustaroj transiras al alpa arbustetaro, ankaŭ konata kiel subneĝtavola arbustetaro, kie Helichrysum stuhlmanii formas izolataj densaĵoj [4].

FaŭnoRedakti

Virunga Montaro provizas per vivejo por la minacata monta gorilo (Gorilla beringei beringei).

Minacoj kaj konservadoRedakti

La ekoregiono estas relative stabila kaj sendifekta.

ReferencojRedakti

  1. angle Burgess, Neil, Jennifer D’Amico Hales, Emma Underwood 2004 : Terrestrial Ecoregions of Africa and Madagascar: A Conservation Assessment, Island Press, Washington DC.
  2. angle Bussmann, Rainer W 2006 : Vegetation zonation and nomenclature of African Mountains - An overview, Lyonia, Volume 11(1), June 2006.
  3. angle Wesche, Karsten; Georg Miehe, and Meinhard Kaeppeli 2000 : The Significance of Fire for Afroalpine Ericaceous Vegetation, Mountain Research and Development, 20(4):340-347.
  4. angle Bussmann, Rainer W. 2006 : Vegetation zonation and nomenclature of African Mountains - An overview, Lyonia, Volume 11(1), June 2006.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti