Rjokano (gastejo)

gastejo
(Alidirektita el Ryokan (gastejo))

Rjokano (旅館, alilingve ankaŭ Ryokan) estas speco de tradicia japana gastejo kiu tipe havas tatamojn en ĉambroj, komunan banujon kaj aliajn publikajn spacojn kie vizitantoj povas surmeti malpezan vestaĵon, nomatan yukata dum ili parolas kun la posedanto.[1] Rjokanoj[2] ekzistas ekde la 8-a jarcento K.E. (A.D.). La plej malnova rjokano en la mondo nomiĝas Nishiyama Onsen Keiunkan. Alia malnova rjokano nomiĝas Hōshi Ryokan.

Ĉambro en Tamatsukuri Onsen
Vestiblo en rjokano

Rjokanoj estas malfacile troveblaj en Tokio kaj aliaj grandaj urboj, ĉar multaj estas kutime multe pli multekostaj kompare al modernaj gastejoj kaj hoteloj. Kiel aliloke en la mondo, hoteloj fariĝis normo ankaŭ en la japana turismo. Tradicia rjokano pli ofte troveblas en pitoreskaj kamparaj areoj. Nuntempe multaj rjokanoj estis renovigitaj laŭ la originala stilo, precipe fare de ferioĉenoj kiel Hoshino Resorts, kies unua rjokano jam malfermis en en 1914 en la urbo Karuizawa, populara feriejo por la loĝantoj de Tokio[3].

Karakterizoj redakti

 
Getaoj, tipaj japanaj sandaloj

Tipa rjokano havas relative grandan enirejan vestiblon, kun sofoj kaj seĝoj kie gastoj povas sidi kaj paroli. Modernigita rjokano ofte havas ankaŭ televidon. Por la konstruado de la gastĉambroj estas uzata tradiciaj japanaj metodoj (washitsu | en): glitpordoj (husumo) kaj tatamoj. Eĉ se la gastejo uzas svingpordoj pro sekureco, ĝi kutime kondukas al malgranda enirejo kie gastoj povas eltiri ŝuojn antaŭ ol iri al la planko kun tatamoj, kiu estas apartigita pere de glitpordo (husumo). Multaj rjokanaj ĉambroj ankaŭ prezentas aleronbalkonon, same ekipita de glitpordo.

Preskaŭ ĉiuj rjokanoj havas komunan bankuvon kiu celas prefere sanzorgadon kaj la ritan purigadon anstataŭ purigadon de la korpo (ofuro), ĉar necesas lavi sin antaŭ ol eniri la bankuvon Se proksime haveblas termofonto (onsen) oni uzas ties akvon. Tial areoj kun naturaj termofontoj emas allogi altajn koncentriĝojn de rjokanoj. Tipe rjokano provizi gastojn de yukata kaj getaoj por surmeti.

La lito estas futono kuŝanta sur la surplankaj tatamoj. Kiam gastoj unue eniras ilian ĉambron, ili kutime trovas tie tablon kaj kelkajn materialojn por fari teon. La tablo estas ankaŭ uzata por manĝoj kiam gastoj prenas ilin en ilia ĉambro. Dum gastoj estas ekstere, personaro (kutime nomata nakai) flankenmetos la tablon kaj metos la futonon.

Manĝoj redakti

 
Tradicia matenmanĝo ĉe rjokano en Kioto.

Plej multaj rjokanoj propona ĉefmanĝon kaj matenmanĝon, kiu estas ofte inkluziva en la prezo de la ĉambro. Manĝoj estas tipe tiuj konataj en la tradicia japana kuirarto, ekzemple kaiseki (kaiseki origine referencis al leĝeraj manĝoj servitaj dum teo-ceremonio kaj hodiaŭ referencas al manĝo konsistanta el nombro de malgrandaj, variaj pladoj).

Minshuku redakti

Minshuku (民宿?) estas malmultekosta versio de rjokano.

Referencoj redakti

  1. Japan Guide
  2. Noto: en la japana lingvo rjokano estas uzata samtempe por la singularo kaj por la pluralo.
  3. Japan National Tourism Organization