Sámuel Deáky F.

hungara poeto, literatura tradukisto

DEÁKY F. Sámuel [dea'ki] (pli juna) estis hungara teatrestro, tradukisto naskita en Koloĵvaro la 25-an de oktobro 1784 kaj mortinta en Koloĵvaro la 22-an de oktobro 1855. Li estis la filo de reformita pastro, teatrestro Sámuel Filep Deáky.

Sámuel Deáky F.
Persona informo
Naskiĝo 25-an de oktobro 1784 (1784-10-25)
en Kluĵo
Morto 22-an de oktobro 1855 (1855-10-22) (70-jaraĝa)
en Kluĵo
Tombo Tombejo Házsongárd vd
Lingvoj anglafrancagermanaitalahungara vd
Ŝtataneco Aŭstra imperio vd
Profesio
Okupo poeto • Literatura tradukisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kariero redakti

Ankaŭ li mem estis amatora aktoro kaj kantisto. Inter 1828 kaj 1831 li gvidis la teatron de Koloĵvaro, sed kun perdegoj. Li faris reformplanojn por la trupo en 1830. Li tradukis italajn kaj francajn operojn, francajn melodramojn kaj germanajn komediojn entute pli ol 200. Li estis fondinto kaj mecenato de Muzsikai Egyesület (Muzika Asocio) de Koloĵvaro, inter 1826 kaj 1831 li estis helpredaktoro de la gazeto Erdélyi Híradó.

Li iĝis membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio en 1831.

Fonto redakti

  • Magyar Színházművészeti Lexikon