Sámuel Wass

hungara ekonomikisto, politikisto

WASS Sámuel grafo (vaŝ) estis hungara geografia verkisto, ekonomikisto, politikisto korespondanta ano de la MTA (1861) naskita en Koloĵvaro la 13-an de januaro 1814 kaj mortinta en Budapeŝto la 20-an de marto 1879.

Sámuel Wass
Persona informo
Naskiĝo 13-an de januaro 1814 (1814-01-13)
en Kluĵo
Morto 20-an de marto 1879 (1879-03-20) (65-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Graf Imre Wass de Czege
Patrino Baronesse Rosa Jósika de Branyicska
Edz(in)o Rosa Eperjessy de Károlyfejérvár
Infano Emma, Gräfin Wass de Czege
Okupo
Okupo politikistoekonomikisto
vdr

Kariero redakti

Grafo Wass post studoj en Koloĵvaro vojaĝis kaj verkis vojaĝnotojn. De 1833 li iĝis distrikta publikoficisto, de komenco de 1848 li estis ĉefprefekto de la departemento Doboka, ĝis februaro 1849 li estis ano de la landkunveno de Pest. En 1849 komisiite de la hungara registaro vojaĝis en Konstantinopolon, de tie tra Parizo kaj Londono en Usonon por aĉeti armilojn por la hungara armeo. Li revenis definitive en Hungarujon en 1958. De 1861 li estis ano de la supera ĉambro, inter 1866 kaj 1875 deputito de Deák-partio. Li partoprenis en la fondado de la Földhitelintézet (Terkreditbanko), sed ĉefe laboris por disvolviĝo de industrio. Li sciis multajn lingvojn, publikis kaj en gazetoj hungaraj kaj en tiuj de Kalifornio.

Verkoj redakti

  • Kilencz év egy száműzött életéből (Pest, 1861);
  • Szárazi és tengeri utazások nyugaton (Pest, 1862

Fonto redakti

  • Magyar Életrajzi Lexikon[1]