Sándor Baumgarten
Sándor Baumgarten [ŝAndor], laŭ hungarlingve kutima nomordo Baumgarten Sándor estis hungara arkitekto.
Sándor Baumgarten | |
---|---|
Sándor Baumgarten | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de januaro 1864 en Dunaföldvár |
Morto | 31-an de majo 1928 (64-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto |
Okupo | |
Okupo | arkitekto |
Sándor Baumgarten[1][2] naskiĝis la 24-an de januaro 1864 en Dunaföldvár, li mortis la 31-an de majo 1928 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Sándor Baumgarten devenis el juda familio. Li maturiĝis en Budapeŝto, poste li akiris arkitekturan diplomon en Reĝa Teknikuniversitato József en 1888. Post siaj studoj li laboris dum ses jaroj kun Imre Steindl, Alajos Hauszmann kaj Antal Weber. En tiu periodo li studvojaĝis al Germanio, Francio, kaj Italio. Baldaŭ li havis postenon en ministerio pri eklezio kaj eduko. Li specialiĝis al lernejoj, resume li planadis 300 lernejojn, plej ofte kune kun Zsigmond Herczegh. Li uzis ofte hungarecajn motivojn. Li edziĝis en 1891.
Elektitaj planitaj konstruaĵoj redakti
- Poŝta Banko en Budapeŝto (1900, kun Ödön Lechner)
- gimnazioj en Karcag kaj Budapeŝto
- domo por universitato en Budapeŝto
- Instituto por Blinduloj en Budapeŝto
Fontoj redakti
Referencoj redakti
-
Instituto por Blinduloj
-
Gimnazio en Budapeŝto
-
Gimnazio en Mezőtúr