Sándor Benkó [ŝAndor benkO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Benkó Sándor estis hungara klarnetisto, elektroinĝeniero, fakverkisto kaj profesoro.

Sándor Benkó
Persona informo
Naskiĝo 25-an de aŭgusto 1940 (1940-08-25)
en Budapeŝto
Morto 15-an de decembro 2015 (2015-12-15) (75-jaraĝa)
Tombo Tombejo Farkasrét vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto vd
Profesio
Okupo klarnetisto • bandestro • elektrika inĝeniero • universitata instruisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sándor Benkó naskiĝis la 25-an de aŭgusto 1940 en Budapeŝto. Li mortis la 15-an de decembro 2015 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Sándor Benkó frekventis mezlernejon, samtempe li lernis muzikon en sia naskiĝurbo. Li ricevis diplomon en 1963 en Teknikuniversitato de Budapeŝto, poste tuj li restis tie, kiel instruisto pri elektrotekniko. Li daŭre edukis ĝis 1995, dume li ricevis rangon doktoro en 1972.

Jam en 1957 li fondis orkestron Benkó Dixieland Band. Jam la unua muzikdisko atingis furoran sukceson. Li ofte aranĝas koncertojn ne nur enlande, sed ankaŭ eksterlande. Li rajtis vojaĝi dum la socialismo libere. Lia klubo senĉese funkcias apud Placo Kálvin. Li muzikadis kune ekzemple kun Milt Jackson, Freddie Hubbard, Al Grey, Buddy Tate, Albert Nicholas, Chris Barber, Huub Janssen. En 1971 lia orkestro atingis la unuan lokon en Montreux. Baldaŭe li muzikadis ekzemple en San Sebastian, Sacramento kaj en naskiĝurbo de ĵazo: New Orleans. Li ricevis premion Kossuth en 2006, pli frue ankaŭ aliajn premiojn.

Lia repertuaro redakti

Li ludas la plej konatajn ĵazmelodiojn, kiuj estas tutmonde konataj.

Liaj verkoj redakti

  • Diversaj faklibroj pri elektrotekniko

Fontoj redakti

  • Hungara kaj germana Vikipedioj