Sándor Bródy
Sándor Bródy - en hungara kutima vortordo Bródy Sándor - estis hungara verkisto. Li naskiĝis la 23-an de junio 1863 en Eger kaj mortis la 12-an de aŭgusto 1924 en Budapeŝto. Li havis amrilaton kun Margit Hunyady, ilia filo estis Sándor Hunyady.
Sándor Bródy | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Bródy Sándor | ||
Naskiĝo | 23-an de julio 1863 en Eger | |
Morto | 12-an de aŭgusto 1924 (61-jaraĝa) en Budapeŝto | |
Tombo | Juda tombejo sur Kozma strato, 5. parcella, 1. sor, 40. sír vd | |
Lingvoj | hungara vd | |
Ŝtataneco | Hungario vd | |
Familio | ||
Amkunulo | Margit Hunyady vd | |
Infanoj | Sándor Hunyady, András Bródy (en) , Iles Brody (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto ĵurnalisto dramaturgo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Vivo
redaktiBródy havis judan devenon. Post la lernejaj jaroj li komencis labori kiel ĵurnalisto en Transilvanio, kie li inter la jaroj 1888 kaj 1890 esis redaktoro de la hungarlingva gazeto Erdélyi Hiradó ("Transilvaniaj novaĵoj"). Poste li translokiĝis al Budapeŝto kaj inter la jaroj 1892 kaj 1902 estis redaktoro de la renoma gazeto Magyar Hírlap ("Hungara ĵurnalo"). Fruaj literaturaj sukcesoj kuraĝigis lin iĝi plenprofesia literatura verkisto.
Verkoj
redaktiBródy kreis vastan gamon da noveloj, romanoj kaj teatraĵoj. Li en sia verko renkontis romantikajn (Mór Jókai) kaj naturismajn (Émile Zola) modelojn. Per enkonduko de la budapeŝta slanga parola lingvaĵo en sian verkon kaj do en la literaturan lingvaĵon li donis valoran inspiron al la hungarlingva literaturo. Iuj el liaj verkaĵoj elstaras pro akra socia kritiko.
- Doktor Faust, romano 1888/90
- A kétlelkü asszony, romano 1893
- Hófehérke, teatraĵo 1894
- Az ezüst kecske, romano 1898
- A nap lovagja, romano 1902
- A dada, teatraĵo 1901 ("la mamnutristino", 1904)
- A tanítónő, teatraĵo 1908 ("la instruistino", subtitolo "hungara vilaĝa historio en tri aktoj", 1909)
- A medikus, teatraĵo 1911 ("la medicinisto")
- Timár Liza, teatraĵo 1914
- Fehér könyv, 1914
- A szerelem élettana, 1922
Eksteraj ligiloj
redaktiInformoj pri Sándor Bródy en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)