Sándor Csertán

hungara advokato, politikisto

Sándor Csertán [ŝAndor ĉertAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csertán Sándor estis hungara juristo, revolucia komisaro, parlamenta deputito, bienulo. Lia plej konata filo estis Károly Csertán.

Sándor Csertán
Persona informo
Naskiĝo 25-an de januaro 1809 (1809-01-25)
en Szentpéterúr
Morto 23-an de januaro 1864 (1864-01-23) (54-jaraĝa)
en Gelse
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Reĝa Jura Akademio
Parencoj Benő Svastits
Okupo
Okupo advokatopolitikisto
vdr

Sándor Csertán[1] naskiĝis la 25-an de januaro 1809 en Nemesszer, li mortis la 23-an de januaro 1864 en Gelse.

Biografio redakti

Sándor Csertán frekventis mezlernejojn en Kanizsa kaj Kőszeg, poste li akiris diplomon en Jura Akademio (Győr) en 1823, fine post 6 jaroj li akiris advokatan diplomon en Reĝa Jura Akademio (Pozsony). Li estis honora vicprokuroro inter 1831 kaj 1843, poste ordinata prokuro ĉe bienegoj. Intertempe en 1833 el Gelse li translokiĝis al Nemesapáti. Tiutempe li komencis politikadi, li apartenis al rondo de Ferenc Deák kaj li kontribuis en gazeto de Lajos Kossuth. Dum la hungara revolucio de 1848 li estis elektita parlamentano, iom poste komisaro. En 1849 la imperiestraj fortoj trovis lin kaj en la sekva jaro li estis kondamnita je morto (poste nur je sesjara malliberejo). En 1854 li liberiĝis kaj ĝismorte gvidis la necesajn bienajn laborojn. Li havis edzinon ekde 1833, ŝi naskis 4 gefilojn.

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti