Sándor Dömény
Sándor Dömény [ŝAndor domEnj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dömény Sándor estis hungara juristo, komponisto, pianisto, muzikinstruisto.
Sándor Dömény | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de novembro 1791 en Békés |
Morto | en la 19-a jarcento en Hungara reĝlando |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | komponisto |
Sándor Dömény[1] naskiĝis la 26-an de novembro 1791 en Békés (urbo), li mortis en la 19-a jarcento ie en Hungara reĝlando.
Biografio
redaktiSándor Dömény studis en kalvinana kolegio de Debrecen (li studis ankaŭ juron). En 1816 li iris al Pest (urbo), kie li estis sekretario (komprenu: juristo) de József Podmaniczky. Samtempe li lernis muzikon de János Malovecky kaj Fülöp Becker. Iom poste li estis elstara pianisto. En la 1830-aj jaroj kun kelkaj muzikistoj li malfermis muziklernejon. En tiu lernejo lernis ekzemple Joseph Joachim.
Liaj libroj
redakti- Utmutatás a klavir vagy fortepiano helyes játszására (1826, germane en la sekva jaro)
- Zsoltárok és dicséretek, orgonára alkalmazott énekes-könyv (1830)