Sándor Derzsi
DERZSI Sándor (derĵi) estis rumanuja hungara poeto. Li naskiĝis en Somogyom je la 27-a de septembro 1919 kaj mortis en Budapest je la 23-a de januaro 1978.
Sándor Derzsi | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 27-an de septembro 1919 en Șmig | |
Morto | 23-an de januaro 1978 (58-jaraĝa) en Budapeŝto | |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 16-1-14 ![]() | |
Lingvoj | rumana • hungara vd | |
Ŝtataneco | Hungario Rumanio ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | ĵurnalisto poeto ![]() | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Biografio
redaktiLa mezlernejon li vizitis en Blaj, Alba Iulia kaj Braŝovo. Li ĉesigis siajn studojn en fakultato de filologio en Universitato de Kluĵo kaj finis la aktorsekcion de Thalia Studió. Liaj poemoj aperis en Keleti Újság, Pásztortűz kaj Erdélyi Helikon, en antologio Üdvözlégy szabadság (Kv. 1942). Li estis unu el fondintoj de Márciusi Baráti Kör, redakciano de studentrevuo Március (1943-44), kunlaboranto de revuo Termés. En 1944-45 li estis kunlaboranto de ĵurnalo Világosság kaj iom da tempo li laboris en la redakcio de Népi Egység en Braŝovo. En la fino de 1945 li translokiĝis Budapeŝton, kie li estis kunlaboranto de gazetoj Válasz, Nagyvilág, Valóság, Magyar Nemzet.
Verkoj
redakti- Szenvedések mámorában, poemoj, Kvár [1941].
- Testamentum az anyagról, (1000 poemoj). Elektis Csaba Lászlóffy, Kv., 2004.
Tradukaĵo
redakti- Mihail Sadoveanu: A csodálatos erdő, fabelo, 1956.