Sándor Gyüdi

hungara dirigento

Sándor Gyüdi [ŝAndor djudi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gyüdi Sándor estis hungara dirigento, orkestrestro, korusestro, teatrestro.

Sándor Gyüdi
Sándor Gyüdi
Sándor Gyüdi
Persona informo
Naskiĝo 11-an de majo 1959 (1959-05-11) (64-jaraĝa)
en Szekszárd
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo dirigento
vdr

Sándor Gyüdi[1] naskiĝis la 11-an de majo 1959 en Szekszárd.

Biografio redakti

Sándor Gyüdi frekventis bazlernejon, poste li maturiĝis en gimnazio en Pécs en 1977. Li ankaŭ lernis muzikon. Li akiris pedagogian diplomon pri matematiko-fiziko en Universitato József Attila en 1983, poste dirigentan diplomon jam helpe de stipendio en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1988. En 1983 li fondis koruson, kiu akiris diversajn konkursajn premiojn. Inter 1985-1996 li estis korusestro de universitata koruso de Szeged. Post la dua diplomo li estis nomumita korusestro de Nacia Teatro (Szeged), ekde 1989 li dirigentis ankaŭ operojn. En 1992 li estis gastodirigento en Torino, krome li estis aktiva ofte eksterlande. Inter 2008 kaj 2018 li estis ĉefdirektoro de la menciita Nacia teatro, poste muzika direktoro. En tiu periodo li estris ankaŭ simfonian orkestron de Szeged. Li ricevis hungarajn premiojn inter 1981-2014, en 2016 polan premion.

Fontoj redakti

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-07-17. Alirita 2019-07-17.