Sándor Halmágyi (aktoro)

Sándor Halmágyi [ŝAndor halmAdji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Halmágyi Sándor estis hungara aktoro, voĉoaktoro.

Sándor Halmágyi
Sándor Halmágyi en 2015
Sándor Halmágyi en 2015
Persona informo
Naskiĝo 18-an de aŭgusto 1947 (1947-08-18) (76-jaraĝa)
en Gyula
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Sándor Halmágyi[1][2] naskiĝis la 18-an de aŭgusto 1947 en Gyula.

Biografio redakti

Sándor Halmágyi akiris aktoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1975. Liaj plej gravaj instruistoj estis István Horvai kaj Dezső Kapás. Dum la studentaj jaroj li jam havis rolojn en Teatro Szigligeti (Szolnok) kaj Nacia Teatro (Miskolc). Post la diplomo li apartenis laŭvice al Teatro Petőfi (Veszprém) (1975), denove Teatro Szigligeti (1976–1979 kaj 1986–1988), filma produktejo (1979-1986), Teatro Kisfaludy (1988-1995), Teatro Gárdonyi Géza (1996-2002), denove Teatro en Miskolc (2002-2007), hungarlingva teatro en Košice (2008). Li havis ankaŭ filmajn rolojn.

Liaj teatraj roloj (elekto) redakti

Liaj kinaj filmaj roloj (elekto) redakti

  • Ha megjön József (1976)
  • Szerencsés Dániel (1983) - Fiancé
  • Könyörtelen idők (1992) - leŭtenanto
  • Sorstalanság (2005) - rabeno
  • Az utolsó ember (2013) Uman
  • en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de Clint Howard, William O'Connell[3]

Liaj televidaj filmaj roloj (elekto) redakti

  • Látogatók és útitársak (1974)
  • A fekete kolostor (1986) - George
  • Az öt zsaru (1998) - Pista
  • A Hortobágy legendája (2008) - József Sárkány
  • Nyár Magyarországon (2014) - József

Fontoj redakti

Referencoj redakti