Sándor Hevesi
Sándor Hevesi, hungare Hevesi Sándor, Esperante Aleksandro Hevesi estis hungara verkisto, tradukisto, reĝisoro, dramaturgo, dramisto, membro de Societo Kisfaludy.
Sándor Hevesi | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskonomo | Hoffmann Sándor | |
Naskiĝo | 3-an de majo 1873 en Nagykanizsa | |
Morto | 8-an de septembro 1939 (66-jara) en Budapeŝto | |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto [#] | |
Lingvoj | hungara [#] | |
Ŝtataneco | Hungario [#] | |
Familio | ||
Patro | Mór Hoffmann [#] | |
Profesio | ||
Okupo | scenaristo • tradukisto • teatra reĝisoro • instruisto • teatrestro • theatre critic • dramaturgo [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Sándor Hevesi naskiĝis, kiel Hoffmann Sándor la 3-an de majo 1873 en Nagykanizsa. Li mortis la 8-an de septembro 1939 en Budapeŝto.
BiografioRedakti
Sándor Hevesi devenis el juda familio. Li frekventis universitaton en Budapeŝto. En 1901 li estis reĝisoro en Nacia Teatro (Budapeŝto), poste ĉefreĝisoro kaj direktoro. Inter 1927-1932 li instruis la estontajn aktorojn en la ĉeflernejo. Baldaŭe li reĝisoris ankaŭ en aliaj teatroj.
Verkoj (selekto)Redakti
- Dráma és színpad (Dramo kaj scenejo), eseoj, 1896
- A színjátszás művészete (Arto de la aktorado), 1908
- Az igazi Shakespeare és egyéb kérdések (La vera Ŝekspiro kaj ceteraj demandoj), 1919
- Színház (Teatro), 1938
- A drámaírás iskolája (Lernejo de la dramoverkado), studoj, 1961
- Amit Shakespeare álmodott (Kiun Ŝekspiro sonĝis), 1964
- Az előadás, a színjátszás, a rendezés művészete (Artoj de la prezentado, aktorado kaj reĝisorado), 1965
- Reĝisoraj kaj similaj laboroj
- scenarlibroj
- tradukaĵoj
MemorigilojRedakti
- memortabulo en Budapeŝto
- placo en Budapeŝto
- teatro "Hevesi Sándor"
FontojRedakti
- Hungarlingva Vikipedio
- biografio hungare