Sándor Hollán (pli aĝa)

Sándor Hollán [ŝAndor holAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hollán Sándor estis hungara ministeria oficisto, subministro. Lia nobela antaŭnomo estis kislődi, lia filo estis Sándor Hollán (pli juna).

Sándor Hollán
Sándor Hollán (pli aĝa)
Sándor Hollán (pli aĝa)
Persona informo
Naskiĝo 15-an de marto 1846 (1846-03-15)
en Celldömölk
Morto 22-an de aprilo 1919 (1919-04-22) (73-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Adolf Hollán
Frat(in)o Viktor Hollán
Infano Sándor Hollán (pli juna)
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Sándor Hollán[1] naskiĝis la 15-an de marto 1846 en Kiscell, li mortis la 23-an de aprilo 1919 en Budapeŝto.

Memortabulo pri Sándor Hollán (2009)

Biografio redakti

Sándor Hollán komencis labori en ministerio pri laboro kaj trafiko en 1868. Paŝo post paŝo li akiris pli altajn postenojn. Li edziĝis en 1872, en la sekva jaro filo naskiĝis. Li estis nomumita direktoro de la hungara poŝta ŝparkaso en 1887. Post 3 jaroj li ricevis la titolon ministeria konsilisto. En 1907 li pensiuliĝis samtempe kun honortitolo subministro. Dum la Hungara Sovetrespubliko (1919) li estis unu el la unuaj viktimoj de la ruĝa teroro. Li estis mortpafita nokte kune kun lia filo sur la Széchenyi-Ĉenponto.

Memorigiloj redakti

Jam en 1920 oni metis memortabulon sur la ponton. Dum la rekonstruo de la ponto (1946) oni nuligis la tabulon, sed en 2009 oni metis pli novan, kiun oni ŝtelis. En 2011 oni metis memortabulon denove.

Fontoj redakti

Referencoj redakti