INCZE Sándor [pr. ince] estis hungara ĵurnalisto, redaktoro naskiĝinta en Koloĵvaro la 10-an de aŭgusto 1889 kaj mortinta en Novjorko la 24-an de januaro 1966.

Sándor Incze
Persona informo
Naskonomo Stein Sándor
Naskiĝo 10-an de aŭgusto 1889 (1889-08-10)
en Kluĵo
Morto 24-an de januaro 1966 (1966-01-24) (76-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Ŝtataneco HungarioUsono
Okupo
Okupo ĵurnalistoredaktoro
vdr

Kariero redakti

Sándor Incze en sia naskiĝurbo kune kun Zsolt Harsányi en 1908 aperigis la gazeton teatran titolitan Színházi Újság. En 1910 li translokiĝis Budapeŝton kaj fariĝis la posedanto kaj redaktoro de la ilustrita teatra kaj arta semajngazeto titolita Színházi Hét. Ekde 1912 ĝis 1938 li estis redaktoro de la gazeto titolita Színházi Élet. En 1938 li elmigris Usonon kaj aperigis la gazetojn titolitajn Stage, poste Theater Arts, sed li malsukcesis. Inter 1915 kaj 1920 li verkis tri scenarlibrojn al la filmfabriko de Koloĵvaro.

Lia libro redakti

  • Színházi életeim (Rememoraĵo, 1987).

Fonto redakti

  • Magyar Színházművészeti Lexikon