Sándor Ivády [ŝAndor ivAdi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ivády Sándor estis hungara akvopilkisto (defendisto), olimpiano, olimpika ĉampiono, trejnisto, oficisto. Lia nobela antaŭnomo estis ivádi, lia patro estis Béla Ivády.

Sándor Ivády
Sándor Ivády
Sándor Ivády
Persona informo
Naskiĝo 1-an de majo 1903 (1903-05-01)
en Budapeŝto
Morto 21-an de decembro 1998 (1998-12-21) (95-jaraĝa)
en Vieno
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo akvopilkisto
vdr

Sándor Ivády[1][2] naskiĝis la 1-an de majo 1903 en Budapeŝto, li mortis la 22-an de decembro 1998 (laŭ alia informo la mortotago estas la 21-a) en Vieno.

Biografio redakti

Sándor Ivády akiris ŝtatsciencan diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány, poste li estis oficisto en banko. Inter 1933-1945 li laboris en la Ministerio pri agrikulturo (Hungario). Dum la frua socialismo li estis deportita en Kistarcsa kaj Recsk ĝis 1953, poste li devis labori simplajn laborojn en pluraj lokoj. Dum la hungara revolucio de 1956 li disidis al Vieno, kie li faris ĉiuspecajn laborojn (trejnisto, tradukisto, benzinputisto, garaĝestro). Li estis entombigita en Ivád.

Li edziĝis en 1944, lia edzino naskis 2 gefilojn en 1945 kaj 1948. Li ricevis solan hungaran ŝtatan premion (ĝustatempe ankoraŭ viva) en 1998.

Sporta kariero redakti

Sándor Ivády estis akvopilkisto en signifa ĉefurba sportklubo inter 1921-1934, poste pro ŝultrodoloroj li finis sian aktivan sportan karieron. Inter 1924-1934 li estis membro de la hungara nacia teamo 67-foje. Li estis nur rezervo en Hungario en la Somera Olimpiko 1924, sed en Hungario en la Somera Olimpiko 1928 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1932 li estis olimpiano kun arĝenta kaj ora medaloj, krome en eŭropaj ĉampionumoj li estis la unua en 1931 kaj 1934. Li estis trejnisto de la hungara nacia teamo inter 1934–1937.

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti