Sándor Jávorka [ŝAndor], laŭ la hungara skribmaniero Jávorka Sándor estis elstara hungara botanikisto, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio.

Sándor Jávorka
Persona informo
Naskiĝo 12-an de marto 1883 (1883-03-12)
en Štiavnické Bane
Morto 28-an de septembro 1961 (1961-09-28) (78-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo botanikisto • universitata instruisto
vdr

Sándor Jávorka naskiĝis la 12-an de marto 1883 en Hungario, en Hegybánya (nuntempa Štiavnické Bane en Slovakio). Li mortis la 28-an de septembro 1961 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Sándor Jávorka frekventis universitaton en Budapeŝto, poste li tuj eklaboris en Hungara Nacia Muzeo okupiĝanta pri botanika geografio de la lando. En 1906 li doktoriĝis. En 1940 li emeritiĝis, sed poste li senpage laboris plu ĝismorte. Li ricevis premion Kossuth en 1952, poste ankaŭ 2 aliajn premiojn.

Memorigiloj redakti

  • memormedalo
  • memorĉambro en muzeo
  • proksimume 40 kreskaĵoj estas nomitaj pri Jávorka

Verkaro (elekto) redakti

  • A magyar flóra kis határozója 1926
  • Magyar gyógynövények I–II 1948
  • Erdő-mező virágai (Floroj de arbaro-kampo) 1950
  • Kerti virágaink (Niaj ĝardenaj floroj) 1962
  • Erdő-mező növényei (Kreskaĵoj de arbaro-kampo) 1980

Fontoj redakti