Sándor Jemnitz [ŝAndor jemnic], laŭ hungarlingve kutima nomordo Jemnitz Sándor estis hungara komponisto, dirigento, muzikkritikisto, esteto.

Sándor Jemnitz
Sándor Jemnitz
Sándor Jemnitz
Persona informo
Naskiĝo 9-an de aŭgusto 1890 (1890-08-09)
en Budapeŝto
Morto 8-an de aŭgusto 1963 (1963-08-08) (72-jaraĝa)
en Balatonföldvár
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Altlernejo por Muziko kaj Teatro „Felix Mendelssohn Bartholdy“ LepsikoMuzikakademio Franz Liszt
Familio
Infano Jemnitz János
Okupo
Okupo komponistodirigento • muzikologo • muzikkritikisto
vdr

Sándor Jemnitz [1] naskiĝis la 9-an de aŭgusto 1890 en Budapeŝto, li mortis la 8-an de aŭgusto 1963 en Balatonföldvár.

Biografio redakti

Sándor Jemnitz devenis el juda familio. Li studis en Tutlanda Hungara Reĝa Muzikakademio (1906–1908), en konservatorio de Lejpcigo (1908–11) de kaj en Berlino de (1913–1915). Liaj plej gravaj instruistoj estis Max Reger, Artúr Nikisch, Hans Sitt kaj Arnold Schönberg. Post siaj studoj li estis dirigento en teatroj en diversaj urboj, poste muzikkritikisto en Berlino. En 1919 li revenis al Hungario. Inter 1924 kaj 1950 li estis kritikisto de Népszava, poste li instruis en muziklernejo.

Elektitaj komponaĵoj redakti

  • Versenymű kamarazenekarra (1931)
  • Divertimento (baleto, 1947 prezentita en Budapeŝta Ŝtata Operejo)
  • Nyitány egy békeünnepélyhez (1951)
  • Concerto vonós zenekarra (1954)

Elektitaj libroj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti