Malfermi la ĉefan menuon

Sándor Károlyi (militestro)

KÁROLYI Sándor barono, pli poste grafo (karoji ŝa:ndor) estis hungara grandbienulo, ĉefprefekto de departemento Szatmár, kuruca generalo naskita en Nagykároly la 2-an de julio 1669 kaj mortinta en Erdőd la 8-an de septembro 1743.

Grafo Sándor Károlyi

BiografioRedakti

Barono, pli poste grafo Sándor Károlyi la 7-an de junio 1703 ĉe Dolha kun István Csáky disbatis la unuajn kurucajn taĉmentojn, sed la 9-an de oktobro li aliĝis al Francisko Rákóczi la 2-a. De majo 1705 li estis komanda generalo de maltranso de Tisa, de 1710 ĉefkomandanto de kuruca armeo, en 1705 senatano. En 1704 li luktis en la Transdanubio, de 1705 en la Transtiso kaj Transilvanio. En 1707 en la landkunveno de Ónod li apogis la sentronigon de aŭstria imperiestro. Post la batalo de 1710 ĉe Romhány li taksis la situacion sen perspektiva kaj serĉis la vojon al paciĝo. La 30-an de aprilo 1711 dum foresto de la reganto Rákóczi sen lia konstribuo li ligis pacon kun János Pálffy en Satmaro, kaj la 1-an de majo la kurucaj taĉmentoj senarmiĝis. Pro tiu agado Karlo la 3-a en 1712 donis al li rangon de grafo kaj ricevis grandajn bienojn. En 1723 li iĝis sekreta konsilanto kaj ĉevalistara generalo.

VerkojRedakti

  • Magam életének s azalatt történt állapotoknak emlékezetes folyási (kiadta Szalay László I–II. Pest, 1866 és a Magyar Könyvszle, 1945);
  • A Károlyi-család oklevéltára (levelezése Rákóczival a szabadságharc alatt, V. Bp., 1887, és Archivum Rákóczianum I–XII).

FontoRedakti