Sándor Keszthelyi

Sándor Keszthelyi [ŝAndor kestheji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Keszthelyi Sándor estas hungara arkitekto, amatora astronomo.

Sándor Keszthelyi
Sándor Keszthelyi
Sándor Keszthelyi
Persona informo
Naskiĝo 6-an de junio 1952 (1952-06-06) (71-jaraĝa)
en Magyarszék
Okupo
Okupo arkitekto
vdr

Sándor Keszthelyi[1] naskiĝis la 6-an de junio 1952 en Magyarszék

Biografio redakti

Sándor Keszthelyi maturiĝis en arkitekta mezlernejo en Pécs, poste li studis en Teknikuniversitato de Budapeŝto (1971-1977). Inter 1977-1981 li estis arkitekto en kooperativo en Gyöngyös, inter 1981-1988 en firmao en Pécsvárad. Intertempe en 1981 li akiris plian arkitektan diplomon en Universitato Reĝo Sankta Stefano. Ekde 1988 li havas neinstruan (arkitektan) postenon en Universitato Janus Pannonius.

Ekde 1967 li estas amatora astronomo, post 2 jaroj li aliĝis al amika rondo de astronomoj. Jam en Gyöngyös li gvidis klubon, poste en Pécs. En 1978 li komencis kolekti datenojn pri sunhorloĝoj. Li eldonis volumojn pri tio kaj fondis ankaŭ asocion. Li kolektas ankaŭ datenojn pri hungaraj astronomoj, sed li faras ankaŭ la kutimajn astronomiajn observojn. Li ricevis memormedalon en 2005. Li havas edzinon, kiu naskis 2 gefilojn en 1977 kaj 1978.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Magyar napóra-katalógus (1983)
  • Régi magyarországi Leonida-záporok (1999)
  • Régi Vénusz-átvonulások magyar szemmel (2004)
  • Magyarországi középkori templomok tájolása (2012)

Memorigiloj redakti

  • asteroido 318694 Keszthelyi portas la nomon Keszthelyi

Fontoj redakti

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-12-20. Alirita 2020-01-07.