Sándor Koch
hungara geologo, mineralogo kaj universitata instruisto
KOCH Sándor (pr. koĥ ŝa:ndor) estis hungara mineralogo, doktoro de sciencoj pri geologio kaj mineralogio (1952), laŭreato de Kossuth-premio (1953) naskita en Koloĵvaro la 16-an de aŭgusto 1896 kaj mortinta en Segedo la 25-an de majo 1983. Li estas la patro de la Antal Koch.
Sándor Koch | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de aŭgusto 1896 en Kluĵo |
Morto | 25-an de majo 1983 (86-jaraĝa) en Szeged |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Familio | |
Infano | Sándor Koch |
Parencoj | Antal Koch Nándor Koch Géza Bornemisza (ministro) |
Okupo | |
Okupo | geologo • mineralogo • universitata instruisto |
Biografio redakti
Sándor Koch doktoriĝis en la Universitato de Budapeŝto 1920, poste li habilitis samtie pri fiziografio de mineralogio. Lia unua laborloko estis la Mineralkolektaĵo de la Hungara Nacia Muzeo, de 1932 gvidanto de la oficejo prezidenta de la muzeo. En 1940 oni nomumis lin katedrestro, tio estas universitata profesoro. Lia esplorkampo estis la priskribo de la mineraloj de la Karpata baseno.
Verkoj redakti
- A magyar ásványtan története (Bp., 1952);
- Magyarország ásványai (Bp., 1966, 1985).