Sándor Kolossváry

Sándor Kolossváry [koloĵvAri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kolossváry Sándor estis hungara katolika pastro, predikisto, mecenato, membro honora de Hungara Sciencula Akademio (1831).

Sándor Kolossváry [1] naskiĝis la 20-an de marto 1775 en Pápa. Li mortis la 6-an de decembro 1842 en Veszprém (urbo).

Biografio redakti

Sándor Kolossváry frekventis gimnaziojn en urboj Sopron kaj Veszprém, poste li lernis filozofion teologion en Pozsony. En 1798 li pastriĝis en Győr, poste li instruis en Veszprém inter 1798-1804, poste li estis pastro en Nagykapornak. Baldaŭe li posteniĝis en diversaj lokoj havanta pli altajn pastrajn rangojn. Li estis ankaŭ juĝisto, krome li partoprenis en la parlamento inter 18251827. Li apogis finance ekzemple la edukadon, hospitalon de Veszprém, Akademion.

Verkaro (elekto) redakti

  • Kolossváry Sándor egyházi beszédei I–II. (Predikaĵoj de S. Kolossváry), (1843–1844)
  • Kolossváry Sándor még eddig ki nem adott egyházi beszédei (Ĝis tiam ne eldonitaj predikaĵoj de S. Kolossváry), (1875)
  • preparo de Nagy magyar szókönyv (=Granda hungara vortaro) kune kun aliaj

Fontoj redakti