Sándor Kozma

hungara advokato, politikisto

Sándor KOZMA [ŝAndor], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kozma Sándor estis hungara juristo, parlamentano, politikisto, juĝisto prokuroro. Lia nobela antaŭnomo estis leveldi, lia frato estis Ferenc Kozma (agronomo).

Sándor Kozma
Memortabulo pri Sándor Kozma

Sándor Kozma [1] naskiĝis la 2-an de septembro 1825 en Kőröshegy, li mortis la 5-an de aŭgusto 1897 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Sándor Kozma frekventis gimnaziojn en Sopron, Pécs kaj Pápa, kie li lernis kun Sándor Petőfi, Mór Jókai kaj Károly Kerkapoly. Li akiris juran diplomon en Pozsony en 1947. Li partoprenis en la parlamenta laboro en Pozsony kaj ankaŭ li batalis dum la hungara liberecbatalo. Post la falo li estis trudsoldato en armeo de Habsburga Imperio. En mezo de la 1850-aj jaroj li estis advokato en Somogy (historia departemento). En la jaro 1861 li estis pasrlamenta deputito. Post deklaro de la Aŭstra-hungara interkonsento li ricevis postenon en la ĵus fondita ministerio pri justico. En 1869 li estis nomumita juĝisto en la plej alta juĝejo. Post 3 jaroj li establis la reĝan ĉefprokurejon, poste li gvidis ĝin. Li malpermesis la torturadon fare de poicanoj. En 1896 li pensiuliĝis, li ricevis reĝan premion. Li havis edzinon, kiu naskis 3 gefilojn.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • 3 poemoj en 1845
  • Az elmélet felsőbb itélőszékeink gyakorlatában (1871)

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti