Sándor László Mészáros

MÉSZÁROS Sándor László (pro. me:sza:roŝ) estis hungara aktoro naskita en Arado la 19-an de aprilo 1889 kaj mortinta en Budapeŝto la 13-an de septembro 1972.

Biografio redakti

Sándor László Mészáros post fino de la aktorakademio de Budapeŝto estis dungito de la teatro Nemzeti Színház de Budapeŝto. Dum sia militkaptiteco li estigis la Oficiran Teatron en Krasnojarsko. Li estis sekretario de la Nemzeti Színház (1923–35), li reigis kaj redaktis la akmanakojn de la teatroj Nemzeti Színház kaj Kamaraszínház (1930, 1931). Pli poste li estis referanto pri teatroj de la Ministerio pri Religio kaj Publikinstruado, en 1942–45 ministerikomisaro de la Országos Színészegyesület (Landa Aktorunuiĝo). De 1945 ĝis sia pensiuliĝo li estis la ĉefsekretario de la aktorakademio, poste ĝis sia morto kunlaboranto de la Színháztudományi Intézet (Instituto pri Teatroscienco).

Verkoj redakti

  • Ódry Árpád (indikaro, Bp., 1957);
  • Gyenes László (indikaro; postmorto, preparis al presado Ágnes Alpár, Bp., 1976).

Fonto redakti