Malfermi la ĉefan menuon

Sándor Molnár [ŝAndor molnAr], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Molnár Sándor estas hungara pentristo, skulptisto, altlerneja instruisto.

Sándor Molnár
Persona informo
Naskonomo Molnár Sándor
Naskiĝo 19-an de januaro 1936 (1936-01-19) (83-jara)
en Sajólád
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Hungara Belarta Universitato
Profesio
Profesio pentristo • skulptisto
Information icon.svg
vdr

Sándor Molnár [1] naskiĝis la 19-an de januaro 1936 en Sajólád.

BiografioRedakti

Sándor Molnár frekventis belartan gimnazion en Budapeŝto, poste li akiris diplomon en Hungara Belarta Altlernejo en 1961. Liaj plej gravaj instruistoj estis János Kmetty, László Bencze, Géza Fónyi kaj Bertalan Pór. Jam pli frue ekde 1955 li okupiĝis ankaŭ pri budhismo kaj jogo, li kreis abstraktajn pentraĵojn. En 1958 li fondis amikan rondon. Li laboris jaron en Artistkolonio (Kecskemét), poste li konatiĝis kun filozofo Béla Hamvas. En 1965 li studvojaĝis al Parizo. En 1986 li instruis en Nîmes, ekde 1990 en la Hungara Belarta Altlernejo. Li ricevis signifan pentristan premion en 1992, premion Kossuth en 2005.

El solaj ekspoziciojRedakti

El kolektivaj ekspoziciojRedakti

  • Arthalo Budapeŝto (1968, 1971, 1978, 1982, 1997)
  • Klubo Fészek (1969)
  • Debrecen (1969, 1971, 1975)
  • Budapeŝto (1970, 1973, 1980, 1990, 1995)
  • Parizo (1983)
  • Romo (1991)

Elektitaj pentraĵojRedakti

  • Kompozíció
  • Táj
  • Vonaton
  • Asztalnál

Elektitaj kontribuojRedakti

  • Festői elemek analízise (1962)
  • Ars poetica (1968)
  • Hatások, utazások, találkozások - Ars poetica (1980)
  • Festőjóga (1994)
  • A festészet tanítása (2008) (ISBN 978-963-9656-94-9)
  • A festészet útja (2013) (ISBN 9789630861793)

FontojRedakti