Sándor Nagy (pentristo)
Sándor Nagy [ŝAndor nadj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nagy Sándor estis hungara secesia pentristo, gobelinisto, vitralisto, ilustristo, akvafortisto, altlerneja instruisto.
Sándor Nagy | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Nagy Sándor |
Naskiĝo | 18-an de majo 1868 en Németbánya |
Morto | 14-an de marto 1950 (81-jaraĝa) en Gödöllő |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Okupo | |
Okupo | pentristo grafikisto ![]() |
Sándor Nagy [1] naskiĝis la 18-an de majo 1869 en Németbánya, li mortis la 14-an de marto 1950 en Gödöllő.
Biografio
redaktiSándor Nagy studis 2 jarojn en Reĝa Modela Desegna Lernejo, lia ĉefinstruisto estis Bertalan Székely. En 1890 li ricevis stipendion en Romo, post 2 jaroj li plulernis en akademio Julian en Parizo. En 1900 li hejmenvenis kaj partoprenis en fondo de artistkolonio en Gödöllő kune kun Aladár Körösfői-Kriesch. Nagy nur en 1907 translokiĝis al la kolonio, iom poste li gvidis metiejon pri tapiŝoj. Inter 1934-1944 li instruis en la Belarta Altlernejo. Li kreis ne nur pentraĵojn, sed ankaŭ grafikaĵojn, vitralojn, freskojn, murpentraĵojn, artaĵojn el ledoj. Li ricevis plurfoje premiojn. Li havis edzinon.
Elektitaj ekspozicioj
redakti- Budapeŝto (1909)
- Lejpcigo (1927)
- Arthalo Budapeŝto (1931)
Elektitaj pentraĵoj
redakti- Kettős arckép
- Áldott állapot
- Tavasz a kertben
- Sétány
- Várkert
Elektitaj artaĵoj
redakti- vitraloj en kulturpalaco de Marosvásárhely
- ekstera murpentraĵo en Teatro Petőfi (Veszprém)
- fresko en Preĝejo Elizabeto de Hungario (Pesterzsébet)
- ilustraĵoj de poemlibro de Endre Ady
Memorigiloj
redakti- strato kaj memortabulo en Gödöllő
Fontoj
redakti- hungarlingva biografio kun bildoj
- hungarlingva aprezo Arkivigite je 2018-07-05 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun memportreto
-
Busto de Nagy (meldekstre)