Sándor Paál

hungara fotisto, scenaristo

Sándor Paál [ŝAndor pAl], laŭ hungarlingve kutima nomordo Paál Sándor, ekster Hungario Alexander Paal estis hungara-usona fotisto, ĵurnalisto, scenaristo, produktoro (kinematografio).

Sándor Paál
Persona informo
Naskiĝo 18-an de majo 1910 (1910-05-18)
en Budapeŝto
Morto 8-an de novembro 1972 (1972-11-08) (62-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Eva Bartok
Okupo
Okupo filmreĝisorofotistoĵurnalistoscenaristofilmproduktoro
vdr

Sándor Paál[1][2] naskiĝis la 18-an de majo 1910 en Budapeŝto, li mortis la 8-an de novembro 1972 en Madrido.

Biografio redakti

Sándor Paál havis konatan fotatelieron en sia naskiĝurbo inter 1930-1939, sed li ankaŭ redaktis revuon kaj verkis artikolojn pri teatraj personoj. Li migris al Novjorko, kie li same malfermis fotatelieron. Dum la 2-a mondmilito li estis oficiala fotisto de la usona armeo, poste li laboris en revuo, pli poste li okupiĝis pri filmoj. Li estis edziĝinta al aktorino Eva Bartok en 1948. Ili divorcis du jarojn poste. En 1960 Paál revenis dek tagojn al Budapeŝto.

Liaj scenarlibroj (elekto) redakti

  • A Tale of Five Cities (1951) – ankaŭ produktoro; ĉefrolanto Eva Bartok
  • Stolen Face (1952)
  • Columbus entdeckt Krähwinkel (1954) - ankaŭ reĝisoro
  • Comtesse des Grauens (1971)

Liaj filmaj produktaĵoj (elekto) redakti

  • Cloudburst (1951)
  • Mantrap (1953)
  • Four Sided Triangle (1953)
  • Az aranyfej (1964)
  • Countess Dracula (1971)

Fontoj redakti

Referencoj redakti