PAKUTS Sándor [pakuĉ] estas rumania hungara fakulo pri bestkulturo. Li naskiĝis en Bogata (Mureș) la 16-an de marto 1932.

Biografio redakti

Sándor Pakuts diplomitiĝis en Bukareŝto kiel bestkuracisto (1955). Li estis vicĝenerala direktoro de agrikulturo en distrikto Covasna (1968–82), poste li estis gvidĉefkuracisto en Sfântu Gheorghe. Li publikis en rumanaj fakrevuoj kaj scipopularigan artikolserion en la distrikta gazeto Megyei Tükör inter 1968-75.

Libroj redakti

  • Az állattartástól az állattenyésztésig (kun Zoltán Féder kaj Ernő Tompa, Sepsiszentgyörgy, 1971);
  • A tej (manlibro pri la laktoprodukto, Sepsiszentgyörgy 1971).

Fonto redakti