Sándor Pettenkoffer

Sándor Pettenkoffer [ŝAndor petenkofer], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pettenkoffer Sándor estis hungara ministeria oficisto, instruisto pri vinoj kaj vitoj.

Sándor Pettenkoffer
Persona informo
Naskiĝo 16-an de oktobro 1868 (1868-10-16)
en Csákvár
Morto 5-an de novembro 1946 (1946-11-05) (78-jaraĝa)
en Budafok
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Ekonomia Akademio
Okupo
Okupo vinfaristo • vinkultivisto
vdr

Sándor Pettenkoffer[1] naskiĝis la 16-an de oktobro 1868 en Csákvár, li mortis la 5-an de novembro 1946 en Budafok.

Biografio redakti

Sándor Pettenkoffer maturiĝis en gimnazio en Székesfehérvár, poste li akiris agronomian diplomon en Ekonomia Akademio (Magyaróvár) en 1890, iom poste plian diplomon en Supera Edukejo pri vin- kaj vitkulturo en 1897. Li eklaboris en Kecskemét ĉe vinkeloj, sed iom poste li ricevis postenon en la Ministerio pri agrikulturo (Hungario). En 1903 li ekinstruis en lernejo por vitistoj en Budafok, kie li estis lernejestro inter 1915-1932. En tiu periodo li instruis ankaŭ en simila lernejo en Budapeŝto, eĉ en Teknikuniversitato József. Inter 1911 kaj 1944 li estis ankaŭ rubrikestro en agronomia gazeto, sed li artikoladis ankaŭ en similaj gazetoj. En 1921 li estis nomumita ĉefinspektoro de vitoj kaj vinoj. Kelkfoje li studvojaĝis en Germanio kaj Italio. Li ricevis la titolon ekonomia ĉefkonsilisto en 1925. Lia filo daŭris la profesion.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Jó pincegazda (1909)
  • Szőlőművelés (1910, 1930)
  • A borászat kézikönyve (1922)
  • A bor, annak készítése és kezelése (1926)
  • Borgazdaság (1937)

Fontoj redakti

Referencoj redakti