Sándor Pfitzner [ŝAndor pficner], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pfitzner Sándor estis hungara inĝeniero, piloto.

Sándor Pfitzner
Flugmaŝino de Sándor Pfitzner

Sándor Pfitzner [1] naskiĝis la 5-an de aŭgusto 1880 en Hungara reĝlando en Bars en Csete [ĉete] (la naskiĝloko nun estas en Slovakio, sed ne trovata). Li mortis la 28-an de julio 1910 en Masaĉuseco en Marblehead.

Biografio redakti

Sándor Pfitzner akiris diplomon en Reĝa Teknika Universitato József. Post la diplomo en 1905 li projektis flugmaŝinon, sed li ne trovis mecenatojn. Li migris al Usono, kie en fabriko lia projekto estis kreita. En 1909 li sukcese faris la unua flugon helpe de sia monoplano, tial li estas la unua hungara piloto. En la sekva jaro dum 2 horoj li flugis 216 kilometrojn, eĉ li atingis altecon de 1100 metrojn. Spite la sukcesojn la fabriko bankrotiĝis, li sinmortis.

Fontoj redakti