RÓNAI Sándor (n. 6-an de oktobro 1892, Miskolc – m. 28-an de septembro 1965 Budapest) estis hungara politikisto, prezidanto de la Prezidanta Konsilio de la Hungara Popola Respubliko (1950-52), prezidanto de la hungara parlamento (1952-?).

Sándor Rónai
Persona informo
Rónai Sándor
Naskonomo Ritu Sándor
Naskiĝo 6-an de oktobro 1892 (1892-10-06)
en Miskolc
Morto 28-an de septembro 1965 (1965-09-28) (72-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Partio Hungara Socialista Laborista Partio • Socialdemokrata Partio de Hungario • Partio de Hungaraj Laboristoj vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en Budapeŝto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis konstrulaboristo, kiu aliĝis al la sindikata movado kaj iĝis membro de la Hungara Socialdemokrata Partio (HSdP). Dum la Hungara Sovetrespubliko, li estis membro de la laborista soveto de Miskolc. Li estis ekde 1922 loka sekretario de la HSdP, poste loka gvidanto de konstrulaborista asocio. Oni kaptis lin en aprilo de 1941 kaj li devis punlabori. Post la dua mondmilito, li estis komerca kaj kooperativ-afera, poste eksterkomerc-afera ministro. Li agadis por la unuiĝo de la HSdP kun la komunista partio.

Li estis inter 1948 kaj 1956 – kun malgranda interrompo – membro de la Centra Gvidantaro de la Hungara Demokrata Partio, post la malvenko de la hungara revolucio de 1956, membro de la Revolucia Laborista-Kamparana Registaro. Li estis ĝis sia morto membro de la Centra Komitato kaj Politika Komitato de la Hungara Socialista Laborista Partio.

Li estis ekde aprilo de 1960, prezidanto de la Hungara-Soveta Amika Societo.