Sándor Radó (arkitekto)
arkitekto
Sándor Radó [ŝAndor], laŭ hungarlingve kutima nomordo Radó Sándor estis hungara arkitekto. Lia origina familia nomo estis Rozenfeld.
Sándor Radó | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Rozenfeld Sándor |
Naskiĝo | 2-an de aprilo 1880 en Mohács |
Morto | 2-an de majo 1960 (80-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto (–1903) |
Okupo | |
Okupo | arkitekto |
Sándor Rozenfeld[1] naskiĝis la 2-an de aprilo 1880 en Mohács, li mortis la 2-an de majo 1960 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiSándor Radó devenis el juda familio. Li akiris arkitekturan diplomon en Reĝa Teknikuniversitato József en 1903. Inter 1905 kaj 1923 li estis arkitekto, ĉefarkitekto en Marosvásárhely/Târgu Mureș. Intertempe en 1916 li edziĝis. En komence de la rumana erao lia statuso ĉesis, tial li establis propran arkitekturan atelieron. En la 1930-aj jaroj li estis nelonge vicurbestro de Târgu Mureș. Pro la alvenanta fronto li translokiĝis al Budapeŝto en 1944.
Elektitaj planitaj konstruaĵoj
redakti- Universitato Petru Maior (origine komerca lernejo)
- kolegio (origine lernejo por fraŭlinoj)
- poŝtejo (1911)
- banko (1910)
- propra vilao (1912)
- sanatorio-kliniko (1929)
- pluraj uzinaj konstruaĵoj
-
Universitato Petru Maior
-
poŝtejo
-
banko
-
vilao de Radó