Sándor Reschofsky

RESCHOVSKY Sándor (reŝovski ŝAndor) estis hungara komponisto, fortepianisto, muziklerneja kaj altlerneja instruisto naskita en Temeŝvaro la 15-an de februaro 1887 kaj mortinta en Budapeŝto la 2-an de aprilo 1972.

Biografio redakti

Sándor Reschofsky studis en la Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt ĉe Árpád Szendy kaj Hans Koessler. De 1926 li estis instruisto pri fortepiano en la muziklernejo Fodor Zeneiskola. En verko Zongoraiskola (Bp., 1913) kunmetita kune kun Béla Bartók li estis la aŭtoro de la teknikaj studoj kaj de la ekzercoj. El tiu kolekto aperis lia aparta muzikkolekto Kezdők zongoramuzsikája (Bp., 1929), resp. Zongorázó ifjúság. Li komponis kantojn, ĉambromuzikojn. Li komponis du operojn (Kleopátra, Keleti álom) kies ankaŭ la tekstojn li mem verkis. Li instruis en la Muzikarta Altlernejo la fortepianon kiel deviga studobjekto (1946–58).

Fonto redakti