Sándor ROTT [ŝAndor], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rott Sándor estis hungara aktoro, komikisto, teatrestro, reĝisoro. Lia origina familia nomo estis Rottmann.

Sándor Rott
Sándor Rott
Sándor Rott
Persona informo
Naskonomo Rottmann Sándor
Naskiĝo la  27-an de novembro 1868(nun 1868-11-27)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Morto la 16-an de decembro 1942
en Hungario Budapeŝto
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato
Lingvoj hungaragermana
Ŝtataneco HungarioHungara reĝlando
Familio
Edz(in)o Berta Türk
Okupo
Okupo aktoroscenaristoteatrestro
vdr

Sándor Rott [1] naskiĝis la 27-an de novembro 1868 en Budapeŝto, li mortis la 16-an de decembro 1942 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Sándor Rott devenis el juda familio. Li estis laboristo pri lignaĵoj, sed li aĝis 17, kiam li estis figuranto en Budapeŝta Ŝtata Operejo. En 1891 li debutis en kabaredo, baldaŭ kabaredestro (teatrestro) ĝis 1918. Liajn spektaklojn vidis eĉ Francisko Jozefo la 1-a (Aŭstrio). Li estis kreanto de la hungarlingva varieteo. Post la 1-a mondmilito li fondis novan kabaredon kaj li estis kabaredestro kun Géza Steinhardt ĝis 1927, sed dum la Hungara Sovetrespubliko la kabaredo ne funkciis. En 1928 li bankrotiĝis, kelkajn rolojn li ricevis en pluraj teatroj, fine li estis aktoro en Germanio kaj Aŭstrio. Pro la politiko li hejmenvenis, sed ekde 1939 pro la kontraŭjudaj leĝoj li rajtis roladi nur antaŭ judoj.

En 1898 li ricevis italan, en 1902 hungaran premiojn. Li edziĝis dufoje, dum la dua geedziĝo (al Berta Türk en 1910) naskiĝis 4 gefiloj.

Liaj teatraj roloj redakti

Liaj filmaj roloj redakti

  • A suszterherceg (2 roloj kaj ankaŭ scenaristo, 1914)
  • Jobb erkölcsöket! (rolanto, ankaŭ scenaristo, 1916)

Lia libro redakti

  • A kis Rottról (rememoroj, 1942)

Fontoj redakti