Sándor Sík

Sándor Sík [ŝAndor ŝIk], hungare Sík Sándor, Esperante ’’Aleksandro Sík’’ estis hungara poeto, tradukisto, pastro, esteto, profesoro, instruisto, korespondanta membro de Hungara Scienca Akademio, membro de Societo Kisfaludy, skolto kaj pedagogo. Lia frato estis Endre Sík.

Sándor Sík
Memortabulo pri Sándor Sík en Gödöllő

Sándor Sík naskiĝis la 20-an de januaro 1889 en Budapeŝto. Li mortis la 28-an de septembro 1963 en Budapeŝto.

BiografioRedakti

Sándor Sík devenis el juda familio, tamen ili frue elektis la katolikismon. Sándor Sík frekventis bazlernejon en Gödöllő, gimnazion en Budapeŝto. En 1903 li aliĝis al piaristoj. Li havis abiturienton en Kecskemét, poste li frekventis universitaton en Budapeŝto. Li komencis instrui en Vác en 1910, poste en Budapeŝto en gimnazio. Tie li estis unu el la fondintoj de hungara skolta movado. En 1929 li ekinstruis en universitato de Szeged. Post la 2-a mondmilito li vivis en Budapeŝto. Li ricevis premion Kossuth en 1948.

Verkaro (elekto)Redakti

  • 15 poemaroj inter 1910-1976
  • 7 teatraĵoj inter 1916-1935
  • prozo en 1921
  • diversaj eseoj, pedagogiaj kaj religiaj skribaĵoj

FontojRedakti