Sándor Sólymos [ŝAndor ŝOjmoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sólymos Sándor estas hungara arkitekto, altlerneja instruisto.

Sándor Sólymos
Sándor Sólymos en 2009
Sándor Sólymos en 2009
Persona informo
Naskiĝo 12-an de marto 1952 (1952-03-12) (72-jaraĝa)
en Debrecen
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de BudapeŝtoUniversitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo arkitektofilozofo • universitata instruisto
vdr

Sándor Sólymos[1] naskiĝis la 12-an de marto 1952 en Debrecen.

Biografio redakti

Sándor Sólymos maturiĝis en arkitektura mezlernejo en sia naskiĝurbo en 1970, poste li akiris arkitekturan diplomon en Teknikuniversitato de Budapeŝto en 1976. Inter 1976-1978 li estis asistanto en Arkitektura Altlernejo de Pécs. Inter 1878-1987 li estis arkitekto en instituto en Budapeŝto, krome li daŭre instruis en la altlernejo, eĉ en la teknikuniversitato. Intertempe en 1983 li akiris filozofian diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös. Inter 1984-1987 li estis esploristo en Hungara Belarta Altlernejo, poste li estis lektoro, inter 1991-1999 docento, fine katedrestro samloke ĝis la pensiuliĝo en 2017. Intertempe li habilitiĝis en 2005. Ekde 2006 li instruis ankaŭ en Arta Universitato Moholy-Nagy. Li ricevis arkitekturan premion en 2006. Li havas edzinon, kiu naskis 3 gefilojn inter 1981-1988.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • "Ökológia és ökologizmus" (studenta lernolibro, 1995)
  • "52 építészeti előadás" (prelegaro, 1999)
  • "Keretes szerkezet" (studo, 2002)
  • A szobor mint épület (kunaŭtoro, 2009)

Fontoj redakti

Referencoj redakti