Sándor Szabó (gitaristo)

Sándor Szabó [ŝAndor], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szabó Sándor estas hungara klasika kaj ĵaza gitaristo, kobozisto.

Sándor Szabó
Sándor Szabó
Sándor Szabó
Persona informo
Naskiĝo 1956
en Hungario Törökszentmiklós (Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo gitaristo
vdr

Sándor Szabó[1] naskiĝis en 1956 en Törökszentmiklós.

Biografio redakti

Sándor Szabó studis klasikan gitarludon private. En mezo de la 1970-aj jaroj li interesiĝis ankaŭ pri ĵazo. Komence de la 1980-aj jaroj li studis en la muzikarta mezlernejo en Budapeŝto, samtempe li koncertis plej ofte kun drumisto duope. Komence la sukcesoj de Szabó okazis eksterlande. Baldaŭ li fondis triopon, sed ekde 1996 li koncertis sola. Post kelkaj jaroj li okupiĝis ankaŭ pri elektronikaj sonoj. En la 2000-aj jaroj li unuigis gitare la klasikaĵojn, popolmuzikojn, ĵazon, elektronikan muzikon. Li ankaŭ registris sondiskojn sola aŭ kun orkestroj. Li akiris gitaron kun pluraj kordoj (6, 8, 10, 12 eĉ 16 kordoj), helpe de tio li faris novajn efektojn.

Elektitaj koncertoj redakti

Elektitaj komponaĵoj redakti

  • Lélektakarók (1998)
  • Magyar Gitár Rapszódia (2010)

Lia libro redakti

  • "A zene metafizikája" (2010)

Fontoj redakti

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-08-23. Alirita 2019-08-23.